Léon Champy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
'''Léon Champy''' (Bruselo [[1863]] - Antverpeno [[1938]]) estis unu el la pioniroj de [[Esperanto]] en [[Belgujo]] kaj membro de la iama "Antverpena Grupo Esperantista". Kune kun [[Frans Schoofs]], [[Amatus van der Biest-Andelhof|A. Van der Biest-Andelhof]], J. Van Laere kaj [[Oscar Van Schoor]] li starigis en [[1908]] ''[[Belga Esperantisto]]''. Li skribis por la unua numero enkondukan artikolon "Nia Programo", en kiu li - estis la tempo de la [[Ido]]-skismo - alvokis "ĉiujn admirantojn de la Esperanto de [[L.L. Zamenhof|D-ro Zamenhof]] kaj de neniu alia" al kunlaboro kaj apogo.
 
Post la skismo li iĝis la ĝenerala sekretario de [[Belga Ligo Esperantista]] ĝis [[1914]] kaj post la [[Unua Mondmilito|milito]] fakte funkciis kiel vicprezidanto de tiu ligo ĝis [[1927]]. Li poste iom retiriĝis el la aktiva movado sed ankoraŭ partoprenis la belgan kongreson en [[Antverpeno]] ([[1937]]) <ref> [[Arĥivo]]j de [[Flandra Esperanto-Ligo]] </ref>.
 
En [[1911]] li havis la ŝancon akcepti en sia familia domo d-ron Zamenhof, okaze de la [[UK 1911|sepa]] [[Universala Kongreso]] en Antverpeno <ref> [http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_05.htm#22 Louis Muller 1984 : Je la Memoro de Elza Champy], ''[[Espero Katolika]]'' </ref>.