Islando (insulo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vulkanoj: parte tradukita
→‎Vulkanoj: parte tradukita
Linio 56:
La estingiĝinta antaŭ jarcentoj vulkano [[Esja]] estas videbla de ĉie en Rejkjaviko kiel longa monto kun plata pinto. Popola onidiro asertas, ke Esja estas ŝtoniĝinta [[Giganto (mitologio)|gigantino]]. Geologoj opinias, ke la monto formiĝis el multenombraj solidiĝintaj lafaj fluoj, kiuj estis surtavoliĝantaj unu sur alian dum pluraj jarcentoj.
 
Sur la gleĉeroglaĉero [[Snæfellsjökull]] en la plej okcidenta punkto de la islanda duoninsulo [[Snæfellsnes]] situas la vulkano Snæfells.
 
Vulkanaj erupcioj okazas ne nur sur la insulo Islando mem, sed ankaŭ sur la oceana fundo apud ĝiaj bordoj, kaj ankaŭ sur insuletoj.
Linio 67:
 
En 1973 okazis erupcio sur la insulo [[Heimaey]]. Oni devis evakui la loĝantaron de la komunumo [[Vestmannaeyjar]].
 
Okazis kelkaj [[erupcioj de Eyjafjallajökull en 2010]], antaŭ tio — en 1821—1823.
 
== Gejseroj ==
Al vulkanismo estas ligitaj ankaŭ la disĵetitaj tra la tuta Islando [[tervarmaj akvofontoj]] (pli ol 250). [[Solfataro]]j (varmegaj elĵetoj de [[sulfura duoksido]] kaj [[hidrogena sulfido]] el fendoj en la terkrusto) situas nur en junaj vulkanismaj zonoj. Fama estas [[Geysir]], doninta nomon al ĉiuj [[gejseroj]].
 
Energio de tervarmaj akvofontoj estas vaste uzata en Islando por varmigo de domoj (en tiaj domoj loĝas pli ol 85 % da loĝantaro de la lando), por liverado de varma akvo al naĝbasenoj kaj oranĝerioj.
 
== Grundoj ==
Sur apudbordaj malaltebenaĵoj kaj mezaltaj ebenoj ekzistas fekundaj grundoj, ĉe randoj de glaĉeroj ofte [[Marĉo|marĉigitaj]]. Grundoj de Islando estas parte mineralaj, [[Leŭso|leŭsaj]], parte marĉaj, riĉigitaj per [[vulkana cindro]], kaj parte eolaj polvaj kaj sablaj.