Afrika Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 286:
La Afrika Unio oficiale estiĝis okaze de la pintokunveno de ŝtat- kaj registar-estroj okazinta en la urbo [[Durbano]], en [[Sud-Afriko]], la {{daton|9|julio|2002}}. En tiu okazo, la sudafrika prezidanto [[Thabo Mbeki]] enoficiĝis kiel prezidanto de la nova politika estaĵo. Oni tiam aprobis la unuajn dokumentojn kiuj priskribas la instituciojn de la Unio. Tiun kunvenon partoprenis, kiel observanto, ankaŭ la tiama ĝenerala sekretario de la [[Unuiĝintaj Nacioj]], [[Kofi Annan]].
 
La naskiĝo de la Unio tamen fakte ŝuldiĝas al la eksterordinara kunveno de la Organizaĵo por Afrika Unueco okazinta en [[1999]] en [[SurtSirto]], en [[Libio]]; tiam la Organizaĵo oficiale aprobis la estigon de la nova Unio.
 
En 2000 oni aprobis la Konsistigan Akton, kiu efektiviĝis la {{daton|26|majo|2001}}, monaton post la subskribo fare de [[Niĝerio]] kiel la 36-a aprobinta lando. Ekde tiam, kaj laŭ la priskriboj de la Akto mem, la du organizaĵoj kunekzistis dum unu jaro.