Salvadoro de Bahio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 52:
== Vidindaĵoj ==
1 - '''Preĝejo de [[Nia Sinjoro de la Bona-fino]]''' (Igreja de Nosso Senhor do Bomfim), sur la t.n. "Sankta Monteto" (Colina Sagrada) – Ĉiujare, je la dua ĵaŭdo de januaro, amaso da bahianoj pilgrimetas el la Preĝejo de Nia Sinjorino de l' Koncipo Ĉe-plaĝo (Igreja de Nossa Senhora da Conceição da Praia), apud la Lifto (2), ĝis Bonfim, en samtempe katolika kaj afro-religia manifestacio. Tie alvenantaj, la bahianinoj, vestantaj tradiciajn vestojn, lavbalaas la preĝejan ŝtuparon per parfumita akvo, dum aŭdeblas famkonata himno de Nia Sinjoro de l' Bona-fino: “Glória a ti, neste dia de glória...” (Gloro al vi, en ĉi tiu tago glora...). Tiu himno aludas la 2an de julio de 1823, kiam la tuta bahianaro forpelis la portugalojn k finfine sukcesis sian sendepencigon (“Nossos pais conduziste à vitória / Pelos mares e campos baianos” = Niajn gepatrojn Vi kondukis al venko / tra la bahiaj maroj k kampoj). Tiu festo/pilgrimado nomiĝas 'Lavagem do Bonfim' (Lavado de l' Bonfim).
 
[[Dosiero:Entardecer elevedor lacerda.jpg|thumb|Lifto de Lacerda verperiĝe]]
2 - '''Lifto de Lacerda''' (Elevador Lacerda) - Salvador de Bahio troviĝas en brazila reliefklimata regiono nomata 'Maro da Montoj' (Mares de Morro). Tiu nomo estas memklariga, kaj per ĝi oni komprenas, ke la urbo estas entute malebena. Fakte, [[ebenaĵo]]j en ĝi nur troveblas en la altaĵoj de la montoj, aŭ en la multaj valoj kiujn ĝi posedas. Ĝuste la politika centro (kie estas i.a. la urbdomo), staras en unu el tiuj altaĵoj, dum la financa pracentro (kvartalo nomata “Comércio” - Komercejo) en ĝia malsupro. Por solvi la problemon de interna translokiĝo, en la lastaj jardekoj de la [[19-a jarcento]], [[Antônio de Lacerda]], tiutempe fama bahia inĝeniero el tradicia familio, planis kaj konstruis la lifton, kiu gajnis la nomon Lifto apud la Koncipo ('Elevador da Conceição'), ĉar ĝi ligas la kvartalon Conceição, kiu havas tiun nomon pro la jam menciita preĝejo), al la Praça Municipal. Poste, dum la tria jardeko de [[20-a jarcento]], oni ĝin reformis, aldonis la elstarantan parton k ĝin rebaptis, donante la formon kaj la nomon per kiu ĝi estas konata ĝis nun: Lifto de Lacerda.
 
Linio 92:
 
Esperanto-movado en Salvador estas longa kaj riĉa ekde [[1910]] ĝis nun. La [[Bahia Esperanto-grupo]], fondita la 7-an de novembro 1910 en Salvador de Bahio, estis la plej aĝa Esperanto-grupo de la subŝtato Bahio de Brazilo. La starigo de la grupo estis registrita en la gazeto "Brazila Esperantisto". Fondaj membroj estis inter alie Carlos kaj Deraldo Costa, José Carlos Farias, Sinésio Gotschalk, Francisco da Conceição Meneses, Gildásio de Oliveira, Jaime Martins de Souza kaj Magnus Söndhal.
==Fotoj==
 
<gallery caption="">
[[Dosiero:Entardecer elevedor lacerda.jpg|thumb|Lifto de Lacerda verperiĝe]]
</gallery>
== Vidu ankaŭ ==
* [[Municipoj de Bahio]]