Estraro de UEA 2016-2019: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'En la '''Estraro de UEA''' dum la oficperiodo 2016–2019 oficas jenaj personoj, elektitaj la {{daton|23|julio|2016}} de la komitato de UEA 2013...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:09, 11 sep. 2016

En la Estraro de UEA dum la oficperiodo 2016–2019 oficas jenaj personoj, elektitaj la 23-an de julio 2016 de la Komitato de UEA en la 101-a Universala Kongreso en Nitro[1]:

  • Mark Fettes (Prezidanto): strategio, kunordigo, statuta reformo, esploro kaj dokumentado, faka kaj scienca agado;
  • Stefan MacGill (Vicprezidanto): instruado, Jaro de la Lernanto, Meza Oriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun membro-organizoj kaj ĝemelaj urboj;
  • Martin Schäffer (Ĝenerala Sekretario): financoj, administrado, retejoj kaj retlistoj, Ameriko;
  • Emilio Cid: informado, Amikoj de Esperanto kaj Zamenhof-Jaro;
  • Lee Jung-kee: Azio, Afriko kaj Esperanto-centroj;
  • Sara Spanò: eksteraj rilatoj, aktivula maturigo, Eŭropo, terminologio, kulturo kaj kongresoj.

Pri la oficoj de la prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario la Komitato de UEA decidis en la dua sesio de la komitata kunveno, la 25-an de julio 2016. La disdividon de la laborkampoj inter la estraranoj poste decidis la Estraro mem[2].

Referencoj

  1. Nova Estraro de UEA elektita – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 624, 2016-07-23.
  2. Respondecoj de la UEA-estraranoj – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 631, 2016-08-20.