Azio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 113:
 
La historio de Azio prezentis gravajn evoluadojn viditajn en aliaj partoj de la mondo, samkiel eventojn kiuj influis tiujn aliajn regionojn. Ĉi tiuj inkluzivigas la komercon de la [[Silka Vojo]], kiu disvastigis kulturojn, lingvojn, religion kaj malsanon dum Afrika-Eŭrazia komerco. Alia grava avanco estis la novaĵo de [[Nigra pulvo|pulvo]] en mezepoka Ĉinujo, kiu kaŭzis altnivelan militadon pro la uzo de pafiloj.
 
===Civilizoj===
 
Templan areon en sudorienta Turkujo ĉe [[Göbekli Tepe]], kun verŝajna dato ĉirkaŭ 10000 a. K., oni vidis kiel la komencon de la kulturo "[[Novŝtonepoko|Novŝtonepoka]] 1". Tiu ejo estis estigita de nomadaj [[ĉasistoj-kolektistoj]]; tion oni scias pro tio ke estas ne konstanta domaro en la proksimaĵoj. Tiu templa ejo estas la plej malnova konata homfarita adorejo. De 8500–8000 a. K. farmantaj komunumoj komencis disvastiĝi al [[Anatolio]], Norda Afriko kaj norda [[Mezopotamio]].
 
La Sumeranoj vivis en la suda [[Mezopotamio]]. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumeren [[Semidoj]]. Ĉirkaŭ 2800 a. K., oni konstruis la konatajn [[zigurato]]jn, pluretaĝajn templojn.<ref name=dtv>Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner: ''dtv-Atlas zur Weltgeschichte'', Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986)</ref>
 
La [[Induso-civilizacio]] estis Bronzepoka civilizacio (3300–1300 a. K.; matura periodo 2600–1900 a. K.), kiu estis centrita plejparte en la okcidenta parto de la Bharata Subkontinento; oni konsideras, ke frua formo de hinduismo estis elfarita de tiu civilizacio. Kelkaj de la grandaj urboj de ĉi tiu civilizacio estas [[Harapo]] kaj [[Mohenĝo-daro]], kiuj havis altan nivelon de urba planado kaj de artoj.<ref name="Mughal, Muhammad Aurang Zeb 2011">Mughal, Muhammad Aurang Zeb (2011).</ref><ref name="Mughal, Muhammad Aurang Zeb 2011"/> La proo de la detruo de tiuj regionoj ĉirkaŭ 1700 a. K. diskuteblas, kvankam indicoj sugestas, ke ĝi estis kaŭzita de naturaj katastrofoj (precipe inundoj) kaj de Hindeŭropaj invadantoj.<ref><cite class="citation web" contenteditable="false">[http://library.thinkquest.org/11372/data/history.htm "The Indus Valley Civilisation"]. </cite></ref> Tiujn invadantojn oni ofte nomas la [[Arjoj]] kaj ilia superregado kreis la [[Veda Civilizo|Vedan civilizon]], kiu daŭris ĉirkaŭe de 1500 a. K. al 500 a. K. Dum tiu periodo, la [[Sanskrito|Sanskrita]] lingvo evoluis kaj la [[Vedoj]] estis skribitaj, himnoj kiuj rakontis pri Arjaj dioj kaj militoj. Tio estis la bazo por la Arja religio, kiu poste evoluis je [[Hinduismo]], religio bazita sur la kasta sistemo de klaso (kiu konsistis el la kvar [[varno]]j), sur la [[Brahmano|brahmana]] sacerdoceco kaj sur la evoluanta duon-monoteismo.<ref>Stearns, 2011, paĝo 68</ref>
 
En 729 a. K. la [[Asirio|Asiria]] reĝo [[Tiglatpilezero la 3-a]], jam reĝo de malsuda [[Mezopotamio]], de [[Sirio]], kaj de partoj de [[Fenicujo]] kaj de [[Palestino]], iĝis reĝo de [[Babilono]]. Post la morto de la [[Asirio|Asiria]] reĝo [[Asurbanipal]] (626 a. K.), [[Nabopolasaro]] de [[Babilono]] militprenis kaj detruis ĉiujn Asiriajn urbojn, kun helpo de [[Kjaksaro]] de [[Medujo]]. Nabopolasaro regis [[Mezopotamio]]n, [[Sirio]]n kaj [[Palestino]]n inter 625 kaj 605 a. K.
 
La [[Aĥemenida dinastio]] de la [[Persujo|Persa]] imperio, fondita de [[Kiro la 2-a]], regis areon de [[Antikva Grekio|Helenujo]] kaj de [[Turkio|Turkujo]] al la [[Induso]] kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, tre [[Centralizismo|centran registaron]] kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, sub [[Dario la Granda]], la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj. La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio. [[Aleksandro la Granda]] konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K., kreante la nelongan [[Helenisma Epoko|Helenisman periodon.]] Li estis nekapabla establi stabilecon kaj post lia morto, Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj la [[Seleŭkio|Seleŭkidan Imperion]], sekvitan de la [[Partoj|Parta Imperio.]] Je la fino de la "[[Klasika epoko]]", Persujo estis restabiligita je la [[Sasanida Imperio]], ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.
 
La [[Maŭrja imperio|Maŭrjan]] kaj [[Guptan imperio|Guptan imperiojn]] oni nomas la Ora Epoko de [[Barato]]; ili estis markitaj de multaj inventaĵoj kaj eltrovoj en scienco, teknologio, arto, religio, kaj filozofio, kiuj kristaligis la elementojn de tio, kio estas ĝenerale konata kiel [[Barata kulturo]].
 
La [[Dinastio Zhou|Zhou-dinastio]] uzis [[Feŭdismo|feŭdan sistemon]] donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion.<ref name="Stearns 2011, p. 43"/> Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. La [[Qin-Dinastio]] (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo) estis la unua reganta dinastio de [[Imperia Ĉinujo]]; ĝi daŭris de 221 al 207 a. K.<ref>Stearns 2011, p. 42.</ref> La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La [[Dinastio Han|Han-Dinastio]] (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a. K. – 220 p. K.) estis la dua imperia dinastio de Ĉinujo, antaŭirita de la Qin-Dinastio kaj postirita de la [[Tri reĝlandoj]] (220–265).
 
Post la klasika epoko diversaj imperioj en diversaj epokoj etendiĝis tra diversaj mondoregionoj en Azio, kiaj la [[Mongola Imperio]], la [[Mogola Imperio]], [[Islamo]] el la 7a jarcento, la [[Rusa Imperio]] al Siberio ekde la [[19a jarcento]], la [[Japana Imperio]] dum la unua duono de la [[20a jarcento]] ktp.
 
== Loĝantaro ==