Adam Zakrzewski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ankry (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
}}
 
'''Adam ZAKRZEWSKI''' (Zakŝevski) (naskiĝis en [[1856]] en la —[[Podola gubernio]], [[Rusio]], mortis la [[1-a de novembro|1-an de novembro]] [[1921]] en [[Varsovio]])<ref>Nekrologo en [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e3s&datum=1921&page=195&size=45 Franca Esperantisto nov-dec. 1921, p. 153].</ref> estis [[polo]], scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l' statistika sekcio ĉe l' Varsovia Magistrato. Li verkis pseŭdonome kiel '''Z. ADAM'''.
 
Li finis <!-- studon en? -->la fizikmatematikan fakultaton de la [[Sankt-Peterburgo|Peterburga]] Universitato. Unue li studis [[Volapuko|Volapüko]]n. Pri [[Esperanto]] li okupis sin ŝajne jam en [[1894]]. Poste li studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en [[1896]] "[[Lingva International]]" - memstaran [[planlingvo]]n. Fine li revenis al Esperanto, partoprenis la [[1-a_UK_1905|1-an UK]]-n kaj de tiu tempo li dediĉis al ĝi sian tutan vivon diversmaniere kontribuante al la evoluigo de la lingvo kaj movado. Li mortis en [[1921]] pro aŭtomobil-akcidento.
 
Li verkis multajn librojn, kunlaboris pri la pola "Granda Enciklopedio", ktp.; li apartenis al la unua Varsovia ES kaj en [[1908]] estis kunfondito de PES. Li verkis valorajn artikolojn pri Esperanto por gravaj polaj ĵurnaloj kaj fervore kunlaboris ankaŭ por la Esperanta gazetaro. Speciale frapantajfrapaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj [[Ido]]n, [[Antido]]n kaj aliajn reformprojektojn. La unua li tuŝis la demandon "Pri transskribo de propraj vortoj.nomoj". Li verkis profundan gramatikon kun sintakso kaj estis aktiva membro de la [[Lingva Komitato]].
 
Entute li verkis 15 broŝur- kaj libroformajn publikaĵojn, en la lingvoj [[Pola lingvo|pola]], [[Franca lingvo|franca]] kaj [[Esperanto]], 29 artikolojn kaj teoriajn studojn en [[Esperanto]], kaj 15 seriozajn artikolojn pollingvajn pri [[Esperanto]] kaj pri Esperanto en komparo kun aliaj [[planlingvo]]j.