Episkopuja administranto: Malsamoj inter versioj

korekto: ŝanĝo de neekzistanta kategorio al ekzistanta; kaj aldonoj
e (Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj)
(korekto: ŝanĝo de neekzistanta kategorio al ekzistanta; kaj aldonoj)
 
La eklezia juro fiksas, ke en [[episkopujo]] ĉiam ekzisto ĉefa respondeculo. Dum vakeco de episkopa posteno la estrado de la episkopujo transiĝas tuj komence al la plej longe oficanta [[helpa episkopo]], nome ĝis la enoficigo de episkopuja administranto. Se ne ekzistas helpepiskopo, la estrado transiĝas pretertempe sur konsultantaron.
 
Dum la tempo de la [[Reformacio]] plurfoje okazis ke sur la postenon de iu episkopo aŭ [[princepiskopo]] elektiĝis [[protestantismo|protestanto]]. Tiu estis neniel agnoskita de la katolika eklezio, sed havis la saman regpovon super la sekulara teritorio de la episkopujo (la [[princepiskopujo]]), kiel havus normala princepiskopo. Ankaŭ tiaj protestantaj regantoj ricevis la titolon "administranto".
 
En iuj aliaj okazoj oni elektis kandidaton al episkopeco kiu ja estis katolika sed ne [[ordino|ordinita]], eble ĉar li plu intencis edziĝi, aŭ fariĝi sekulara reganto de iu apuda princlando. Ankaŭ tia kandidato, kiu ne povis oficiale fariĝi episkopo, povis porti la titolon "administranto".
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Administranto (princepiskopujo)]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* http://www.vatican.va/archive/DEU0036/__P1H.HTM
 
[[Kategorio:Oficoj en la KatolikaRomkatolika Eklezio]]
38 813

redaktoj