Anemono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantlingva nomo
Sinonimoj
Linio 12:
|genro aŭtoritato = [[Karolo Lineo|L.]], [[1753]]
}}
'''Anemono'''<ref>[http://vortaro.net/#anemono anemono en vortaro.net]</ref> (science: ''Anemone'') estas [[genro (biologio)|genro]] de plantoj el la biologia [[familio (biologio)|familio]] [[ranunkolacoj]] (''Ranunculaceae''). La genro grupigas ĉirkaŭ 150 speciojn, kiuj vivas ĉefe sur la norda hemisfero, precipe en la klimate moderaj zonoj de Azio. Anemonoj estas plurjaraj herboj kun senpetalaj floroj, kies sepaloj estas okulfrapaj, ofte brilkoloraj, laŭ la specio blankaj, bluaj aŭ ruĝaj. Kiel ĉiuj ranunkolacoj, ili havas kunmetitajn foliojn, kiuj havas traĥeojn en pluraj cirkloj.
 
Kiel dekoraj plantoj multaj specioj ankaŭ hejmiĝis en multaj ĝardenoj de Eŭropo kaj Ameriko - aparte la ''Anemono coronaria'' kaj la ofte el Turkio enportita radia aŭ ''Anemono blanda''.
 
La botanika nomo devenas el la [[antikva epoko]]. [[Plinio la Maljuna|Plinio la maljuna]] ligas ĝin al la [[greka]] vorto ''άνεμος'' (= vento). ''Anemona'' estis ankaŭ [[nimfeo]] ĉe la kortumo de la helena diino [[Floro (diino)|Flora]]. Laŭ la mitologia rakonto la edzo de Flora, [[Zefiro]], enamiĝis al Anemona, kaj sekve la ĵaluza diino transformis la nimfeon al floro. Nuntempe tamen oni supozas, ke la vorto 'anemono' fontas el araba formo de la dionomo Adoniso, nome ''an-nu'mān'' (= sango) kaj origine rilatis al ruĝflora planto.<ref>Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3a eldono, Nikol, Hamburg 2005, ISBN 3-937872-16-7, p. 62–63.</ref>
 
== [[Sinonimo (taksonomio)|Sinonimoj]] ==
* ''Anemanthus'' Fourreau<ref name=ING>{{citaĵo el la reto |url=http://botany.si.edu/ing/ |titolo=Index Nominum Genericorum |alirdato = =2016-09-16}}</ref>,
* ''Anemonanthaea'' (DC.) Gray<ref name=ING/>
 
== Specioj<ref>[https://npgsweb.ars-grin.gov/gringlobal/taxonomylist.aspx?category=species&type=genus&value=Anemone&id=664 U.S. National Plant Germplasm System]</ref> ==