Kordoteorio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
ĝisdatigo Etikedo: Redakto per poŝtelefona aplikaĵo |
||
Linio 2:
'''Teorio de kordoj''' aŭ '''kordoteorio''', kiu fakte ekzistas en pluraj variantoj (do, foje nomataj kune plurale "Teorio'''j''' de Kordoj"), estas [[teorio]] de [[fiziko]] kiu priskribas la fundamentajn [[partiklo]]jn kaj iliajn interagojn surbaze de tre malgrandaj [[dimensio|unudimensiaj]] fundamentaj estaĵoj nomataj "kordoj". Tiaj kordoj formas [[maŝo]]jn kiuj estas multege pli etaj ol [[partiklo]]j kiel [[protono]]j. Tamen, la graveco de la [[koncepto]] de kordoj estas ke ili ne estas "[[Punkto (matematiko)|matematikaj punktoj]]"; eĉ [[elektrono]], iam antaŭe konsiderita kiel punkteca estaĵo povas esti priskribita per la uzo de kordoj. Tiu [[teorio]] pri konsisto el kordoj profunde efikas sur la [[ekvacio]]jn kaj kondukas al multaj konkludoj akordaj kun observitaj [[fenomeno]]j de la partiklaro. Eble la plej grava aspekto de la Teorio de Kordoj estas ke ĝi ŝajnas inkludi aŭtomate la [[gravito]]n en unu sama sistemo kune kun la ceteraj [[fundamentaj fortoj]] de la [[naturo]].
La tiel nomata "[[norma modelo]]" de la [[partikla fiziko]] --enhavanta [[kvarko]]jn, [[leptono]]jn, kvar [[fundamentaj fortoj|fortojn]] kaj la
Kvankam la teorioj de kordoj interesis pli forte [[fizikisto]]jn ekde la 1980-aj jaroj, ilia origino situas fine de la 1960aj jaroj kiam multaj "novaj" klasoj de [[hadrono]]j estis produktitaj per [[partikla akcelilo|partiklaj akceliloj]], kaj kiam la [[modelo]] pri [[kvarko]]j ankoraŭ ne estis plene disvolvita, do pluraj malsamaj [[modelo]]j estis proponitaj kiuj celis komprenigi la kialon de la multeco de [[partiklo]]j kaj la manieron kiel ili kondutas. Tiam [[Gabrielle Veneziano]] proponis matematikan modelon kiu reproduktis parte la [[konduto]]n de tiuj [[partiklo]]j, sed kies matematika—do [[Abstraktado|abstrakta]]-- karaktero, komence ne havis konforman [[bildo]]n fizike imageblan. Iom poste klariĝis ke la [[matematiko]] disvolvita fare de [[Gabrielle Veneziano|Veneziano]] konformis al interagoj inter etetaj unudimensiaj estaĵoj. Kiam la modelo pri kvarkoj estis disvolvita en la jaroj 1970-aj, fizikistoj komprenis kial tia speciala matematika traktado de [[Gabrielle Veneziano|Veneziano]] estis iomgrade sukcesa. La [[kvarko]]j interne de [[hadrono]]j estas kunigitaj per interŝanĝo de [[gluono]]j, kaj la efiko estas kvazaŭ la [[kvarko]]j estus ligitaj per peceto el elasta kordo. La forto inter kvarkoj (nomata "[[kolorforto]]", kiu ankaŭ produktas nerekte la [[Forta nuklea forto|fortan interagon]]) estas tiom forta ke la [[energio]] en la "elasta kordo" estas similnivela al la maso-energio de la [[kvarko]]j mem. Tiel, paro da [[kvarko]]j ligitaj per la [[kolorforto]] kondutas kvazaŭ streĉita korda peco.
|