Johano Sigismundo (Brandenburgio): Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo kun 'eta|Elektoprinco Johano Sigismundo de Brandenburgio, proks. 1610 '''Johano Sigismundo, Margrafo de Brandenburgio''' (naskiĝinta la 8...')
 
[[dosiero:Johann Sigismund Grunewald.jpg|eta|Elektoprinco Johano Sigismundo de Brandenburgio, proks. 1610]]
'''Johano Sigismundo, Margrafo de Brandenburgio''' (naskiĝinta la [[8-an de novembro]] [[1572]] en [[Halle (Saale)|Halle]]; mortinta la 2-an de januaro 1620 en [[Berlino]]) el la [[dinastio]] [[Hohencolernoj]] estis de 1608 ĝis 1619 [[elektoprinco]] de [[elektoprinclando Brandenburgio|Brandenburgio]]; administranto de [[Duklando Prusujo]], per kiu lie estis feŭdata en 1612.
== Pretendoj pri Jülich-Kleve-Berg ==
Post la formorto de la duka dinastio de Kleve januaron de 1609 Johano Sigismundo kiel kuratoro de sia edzino Ana de Prusujo anoncis pretendojn pri la ekskluziva heredorajto al la [[Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg]].<ref>La regopretendon de Johano Sigismundo kaj lia edzino Ana esprimiĝis en multaj dekretoj por la malsuprorejnlandaj duklandoj, legeblaj en la [http://nbn-resolving.de/urn:nbn:de:hbz:061:1-17249 cifereca eldono] de la Universitata kaj Landa Biblioteko je Duseldorfo</ref>
 
Kontraŭ lia volo lia frato Ernesto, kiun li estis sendinta kiel guberniestro al la malsupra Rejno, faris en junio de 1609 kontrakton kun Volfgango Vilhelmo de Palatinato-Neuburg, kiu ankaŭ pretendis heredorajtojn, pri komuna regado en la disputataj regionoj.<ref>Ĉar i. a. pro la ĉiujare ŝanĝiĝanta okupado de liberiĝantaj postenoj kaj pro la disdono de privilegioj kaj [[prebendo]]j ĉiam denove ekestis kvereloj, estis pluaj kontraktoj inter Margrafo Ernesto kaj Palatingrafo Volfgango Vilhelmo. Legebla en la [http://nbn-resolving.de/urn:nbn:de:hbz:061:1-17432 cifereca eldono]</ref>
 
Post la fiaskinta atako de brandenburgiaj soldatoj sur [[Duseldorfo]]n por forpremi Volfgangon Vilhelmon kaj la enmarŝo de hispana armeo sub [[Ambrogio Spinola]] en 1614 realiĝis la Kontrakto je [[Ksanteno]], en kiu Johano Sigismundo ricevis provizore la ekskluzivan regecon en [[Duklando Kleve]] kaj en la [[Graflando Mark|graflandoj Mark]] kaj [[Graflando Ravensberg|Ravensberg]].
 
Ĉar la imperiestro ne agnoskis la heredopretendojn de Brandenburgio kaj Palatinato-Neuburg, la tenado de la titoloj „Duko en Jülich, Kleve kaj Berg“ fare de Johano Sigismundo sur imperia nivelo jure ne estis allasebla. Ĉe imperiaj diputitokongresoj pro tio al Brandenburgio ne konvenis balotrajton en la princokunveno por [[Duklando Kleve]].<ref>Nur en 1666 la Kontrakto de Kleve firmigis la definitivan heredodispartigon inter Brandenburgio kaj Palatinato-Neuburg, kiun la imperiestro ankaŭ ne agnoskis.</ref>
== Ligoj eksteren ==
{{Commonscat|Johano Sigismundo de Brandenburgio}}
* {{DNB-Portal|117677337|NAME=Johann Sigismund}}
== Referencoj ==
<references />
[[Kategorio:princoj-elektistoj de Brandenburgio]]
[[Kategorio:dukoj de Prusujo]]
25 926

redaktoj