Bidermajro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Carl Spitzweg 036.jpg|thumb|300px|[[Carl Spitzweg]] – tipa pentristo de la bidermajra epoko (jen: „Der Sonntagsspaziergang“ - la dimanĉa promenado)]]
'''Bidermajro''' ({{lang-de|Biedermeier}}) oni nomas la epokon ekde [[1815]] ([[Viena kongreso]]) ĝis [[1848]] ([[Revolucio de 1848 en Germanio]]) en la landoj de la [[Germana Federacio]] kaj de la [[Aŭstra imperio]]. Kun la esprimo ''bidermajro'' ligiĝas en la politika historio la nocio de la [[restaŭrado (historio)|restaŭrado]], kiu rilatas kun la ŝtatpolitika evoluo post la fino de la [[Napoléon Bonaparte|napoleona]] epoko kaj la Viena kongreso. La nocio estas grava kiel epokonomo de la [[kulturhistorio]]. Por la samepoka mala movado por politika, revolucia ŝanĝo, kiun i.a. subtenis verkistoj kiel [[Georg Büchner]] kaj [[Heinrich Heine]], oni tamen uzas la nomon [[antaŭmarto]].
 
La esprimo bidermajro referencas pri la propra arto kaj kulturo de la [[burĝo|burĝaro]], kiu ekestis dum ĉi tiu epoko (ekz. en la [[dommuziko]], la [[interna arkitekturo]] kaj ankaŭ en la [[modo]]), sed ankaŭ pri la [[literaturo]] de la epoko, kiu – ofte malĝuste – portas la etiketon »[[Konservativismo|konservativa]]«. Karakterizaĵo estas la fuĝo en [[idilio]]n kaj privatecon. Jam la poeto [[Jean Paul]] estis parolinta pri la »plenfeliĉo en la limiĝo«, la sekretario de [[Johann Wolfgang von Goethe]], [[Johann Peter Eckermann]], kredis ekkoni »puran realecon en la lumo de milda transfigurado«.