Vilhelmo la 2-a (Berg): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
Vilhelmo estis la unusola filo de Grafo Gerhardo de Berg el la dinastio [[duklando Jülich|Jülich(-Heimbach)]] kaj de Margareta de Ravensberg-Berg. Li geedziĝis en 1360 kun Ana de Palatinato, filino de [[Elektoprinco]] Rupreĥto la 2-a de [[elektoprinclando Palatinato|Palatinato]]. El liaj filoj Rupreĥto, Gerhardo, Adolfo kaj Vilhelmo li ekipis Adolfon kaj Vilhelmon laŭvice per [[Graflando Ravensberg]]; Rupreĥton (mortinta en 1394) kaj Vilhelmon li prihelpis je la elektiĝo al [[episkopo]] de [[Princepiskoplando Paderborn|Paderborn]]. Lia filino Beatriĉa de Berg (1360–1395) geedziĝis en 1385 kun Eklektoprinco Rupreĥto la 1-a de Palatinato, estiĝante per tio elektoprincino. Post ŝi morto ŝi estis entombigata sur elstara loko en la preĝejo de [[Neustadt ĉe la Vinstrato]]; tombo kaj epitafo tie konserviĝis.
=== Regeco ===
Sub la regeco de Vilhelmo Graflando Berg rangaltiĝis al [[duklando]] kaj [[feŭdo|standardofeŭdo]]. Sur la Imperia Diputito-Kongreso je [[Akeno]] la 24-an de majo 1380 [[Venceslao la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Reĝo Venceslao]] donis al Vilhelmo la dukotitolon kaj enprenis lin en la staton de la Imperiaj Princoj. Per tio Vilhelmo ricevis la dokumentitan rajton, konduki la reĝan ĉevalon per brido. Krom tio Venceslao akceptis lin kun la dukoj de [[Jülich]] kaj [[Geldern]] en amikan aliancon, pli malfrue [[Karlo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Imperiestro Karlo la 4-a]] nomumis lin ''konsilanto kaj kamarado''.
 
Dumpase de sia regeco li aĉetis kelkajn [[paroĥo]]jn ĉe [[Agger]] kaj [[Sieg]] kaj ankaŭ akiris la urbon Blankenberg [[Hennef (Sieg)]]. Por tio li devis garantie doni en 1368 la regecon super la landeto Hardenberg kaj la urbo Kaiserswerth ([[Duseldorfo]]).
 
En 1386 Duko Vilhelmo la 1-a ekloĝis en sia nova sidejo en Duseldorfo, kiu per la loĝigo de la duka [[korteganaro]] povis ekigi la disvolvon al landa [[ĉefurbo]]. Vilhelmo tie konstruigis [[kastelo]]n ĉe la [[Rejno]]. La antaŭe malgranda paroĥopreĝejo de Duseldorfo, Sankta Lamberto, estis pligrandigata al [[halopreĝejo]] same kiel ekipita per [[prebendo]]j kaj [[relikvo]]j. La urbo mem ankaŭ estis princece elkonstruata.
 
== Tombo ==