François de La Rochefoucauld: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' thumb|François de La Rochefoucauld '''François de La Rochefoucauld''' (naskiĝinta la {{daton|15|9|1613}} en Parizo, mortinta sa...'
 
Linio 6:
Pro liaj brilaj ecoj li ludis ĉefrolon ĉe elstaraj rondoj kaj la bela virinaro (ekz. la damo de Sablé, la dukino de Chevreŭse, la damo de Sévigné kaj aparte la damo de Lafayette). Liaj »Mémoires« transdonas interesajn bildojn de tiuj tempoj kvankam li verkis ilin ne tute sole. Ili aperis unue en [[Kolonjo]] en 1661.
 
Tamen estas sendube la verko la plej fama »Réflexions, ou Sentences et maximes morales«, pli bone konata sub la titolo: »Maximes« (1665). Tiuj ofte paradoksaj frazoj, plenaj de maliceco satira kaj realismo, estas ja gvidilo pri egoismo kaj ĝuemo. Neatas en ili - sub la mantelo de ŝajna moraleco - ĉiu ajn senchavo de bona konduto. Ĉio skribatas en eleganta kaj rapidsprita lingvo, en sobra kaj preciza stilo. La francoj juste taksas tiun ĉi verkon klasikaĵo. Sub la titolo »Œuvres inédites de L.La Rochefoucauld« eldonis Barthélemy en 1863 grandan nombron da maksimoj, kiuj grandparte estas nur variaĵoj de la originalo.
 
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 199-200, kio [http://www.zeno.org/nid/2000697709X legeblas tie ĉi interrete.]