Kavalireco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 34:
Helpis ankaŭ la [[krucvojo]]j ŝanĝi la sistemon, ĉe kiuj ne nur la kavaliroj formis la kernon de la armeo. Helpis ankaŭ la intermiksiĝo inter ĝermanaj kaj romanidaj batalantoj: sudfranca modelo ([[Ĉampanjo]]) kaj sudnederlanda ĝeneraligis la tieajn taksojn pri kavalireco. Krucvojado ankaŭ iel sanktigis kavalirojn, kiuj dediĉis sin pli kaj pli al kristanaj celoj. Tiu ĉi ŝanĝiĝo (inter la 11-a kaj la 14-a jarcentoj) karakteriziĝas per la kortegaj kondutoj, speciala formo literatura (kavalirpoezio), [[amkanto]], altestimo de honoroj kaj devigoj, festoj kaj [[turniro]]j.
===Edukado kaj ritoj===
La edukado komenciĝis ĉe la 7-jaraj per la sendo de la knaboj al kortego princa aŭ al alia kavaliro por esti bubo tie. La 14-jaraj plialtrangiĝis je [[varleto]]j kaj post la naskiĝtago 21-a je kavaliro. Fastado kaj preĝado kaj komunio devigis por estidigna digne kavaliriĝikavaliriĝo. Kandidatoj devis alporti du atestantojn honestajn. Post la atestado la kandidato genuiĝis kaj parolitis certa formulo, ekz. jena malaltgermana »Zuo gotes unde Marîen êr, disen slac un de keinen mêr! wis küene, biderbe und gerecht; bezzer ritter denne knecht!« Poste li ricevis de aliaj kavaliroj la glavon kaj la kaskon, la ŝirmilon kaj la spronojn orajn. La unuopajn metojn akompanis frazoj priskribitaj. La kavaliro havis propran blazonon kaj devizon kion oni vidis kelkfoje ankaŭ sur la armaĵo. Ĉevalo kaj armiloj neniam rajtis esti forprenitaj de la kavaliro, mem se li havis ŝuldojn monajn. Kavaliroj malliberigitaj neniam katenitis, ili ne devis pagi impostojn sed rajtis postuli impostojn de siaj subuloj. Ĉefa privilegio de kavaliroj estis la eblo transdoni la propran dignon al aliaj, eĉ al reĝoj aŭ princoj. Tio aperis en la 12-a jarcento kaj ekde tiam kavalireco egalis nobelecon.
 
===Finiĝo komenciĝinta===
Ĝenantaj por la publika sekureco estis nur la t.n. vagantaj kaj travivaĵserĉantaj kavaliroj, speciale en Hispanujo kaj Francujo, kiu damaĝis la bildon pozitivan prikavaliran. Dum pactempo la kavaliroj vivis sur burgo vivon monotonan interrompitan nur per vizitoj de kamaradoj, pilgrimantoj aŭ kantistoj. Religie sed apenaŭ science edukitaj kelkaj kavaliroj ofte senkaŭze ŝtelis aferojn al najbaroj aŭ al riĉaj klerikuloj - ofte pro simpla manko de senco je justeco. Kavalireco povis morale kadukiĝi kaj rabkavaliroj perlaboris atakante monakejojn, priŝtelante vojaĝantojn, malliberigante riĉulojn por postuli multe da liberiga mono. Nur la unuiĝinta potenco de la princoj povis finfine malkomenci tiun malbonan evoluon.