Kavalireco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
Kavalireco estis la centra celo de mezepoka batalanto. La komenciĝoj de kavalireco intime ligatas al [[feŭdismo]]. La sekvantaro, en kiu la junuloj kolektiĝis ĉirkaŭ princo aŭ memelektita gvidanto por milita trejnado, estis la ĝermo kaj por la kavalirsistemo kaj por la feŭdismo mem. Krome gravis por la estiĝo de ambaŭ institutoj la ŝanĝiĝo de la [[frankoj|franka]] armea formo en la 8-a jarcento: tiam la [[infanterio]] grandparte ŝanĝiĝis en [[kavalerio]]n. Tio necesigis ja daŭran trejnadon je armiloj kaj estigis socian klason novan de batalistoj. La multekosteco de kavaleriistado ebligis tiun profesion nur al riĉuloj respektive al feŭdismuloj. Kiam feŭdoj iĝis heredeblaj ankaŭ tiu nova profesio hereditis. Ju pli perdis la liberuloj ĝenerale la plenan rajton je armilportado des pli kreskis la renomo de la kavaliroj. Evoluis solenaj ceremonioj por la eniro de tiu klaso, diversaj gradoj, malsamaj rajtoj je blazonportado ktp. Sekve pli kaj pli gravis jam ne la trejnado ĉe armiloj sed la origino de la batalonto. Klaso profesia ŝanĝiĝis en klason devenan.
 
Helpis ankaŭ la [[krucvojokrucmilitoj]]j ŝanĝi la sistemon, ĉe kiuj ne nur la kavaliroj formis la kernon de la armeo. Helpis ankaŭ la intermiksiĝo inter ĝermanaj kaj romanidaj batalantoj: sudfranca modelo ([[Ĉampanjo]]) kaj sudnederlanda ĝeneraligis la tieajn taksojn pri kavalireco. KrucvojadoKrucmilitado ankaŭ iel sanktigis kavalirojn, kiuj dediĉis sin pli kaj pli al kristanaj celoj. Tiu ĉi ŝanĝiĝo (inter la 11-a kaj la 14-a jarcentoj) karakteriziĝas per la kortegaj kondutoj, speciala formo literatura (kavalirpoezio), [[amkanto]], altestimo de honoroj kaj devigoj, festoj kaj [[turniro]]j.
===Edukado kaj ritoj===
La edukado komenciĝis ĉe la 7-jaraj per la sendo de la knaboj al kortego princa aŭ al alia kavaliro por esti bubo tie. La 14-jaraj plialtrangiĝis je [[varleto]]j kaj post la naskiĝtago 21-a je kavaliro. Fastado kaj preĝado kaj komunio devigis por digna kavaliriĝo. Kandidatoj devis alporti du atestantojn honestajn. Post la atestado la kandidato genuiĝis kaj parolitis certa formulo, ekz. jena malaltgermana »Zuo gotes unde Marîen êr, disen slac un de keinen mêr! wis küene, biderbe und gerecht; bezzer ritter denne knecht!« Poste li ricevis de aliaj kavaliroj la glavon kaj la kaskon, la ŝirmilon kaj la spronojn orajn. La unuopajn metojn akompanis frazoj priskribitaj. La kavaliro havis propran blazonon kaj devizon kion oni vidis kelkfoje ankaŭ sur la armaĵo. Ĉevalo kaj armiloj neniam rajtis esti forprenitaj de la kavaliro, mem se li havis ŝuldojn monajn. Kavaliroj malliberigitaj neniam katenitis, ili ne devis pagi impostojn sed rajtis postuli impostojn de siaj subuloj. Ĉefa privilegio de kavaliroj estis la eblo transdoni la propran dignon al aliaj, eĉ al reĝoj aŭ princoj. Tio aperis en la 12-a jarcento kaj ekde tiam kavalireco egalis nobelecon.