Uzanto:Ssire/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'cxu Best-rajta agado: de cito al decido Kvankam la bestrajtaj aktivuloj certe ne estas plejmulto sine de SAT (nur kk aktivuloj raportas pri propra tia agado en kunsidoj de Vegeta...'
Etikedo: Iksokodo
 
nul
 
Linio 1:
cxu
Best-rajta agado: de cito al decido
Kvankam la bestrajtaj aktivuloj certe ne estas plejmulto sine de SAT (nur kk aktivuloj raportas pri propra tia agado en kunsidoj de Vegetara Sekcio), suficxe multnombraj estis la cxeestantoj por la unua prelego-debato de la tago en tiu kongresa vendredo. Tio ne mirigas, fakte, cxar se ne multas la aktivuloj precize pri tiu fako, tamen cxiuj havas ian koncernon pri la temo, cxar cxiu per siaj cxiutagaj elektoj (ekzemple mangxaj) vole-nevole influas la kondicxojn de bestoj uzataj por homa profito.
 
Por malfermi la diskuton (ja ne temis pri katedra prelego sed la celo estis intersxangxado de ideoj, vidpunktoj k argumentoj lauxeble plej malferma), cxeestantoj per nombro-eldiro elektis blinde citajxojn, kiuj estigis bazon por sekva debato. Nur unu mi tie prezentos, ilustre:
 
"Nenio pravigas rifuzi etendigon de la fundamenta principo pri egaleco de konsidero de interesoj al anoj de aliaj specioj -- krom la egoisma deziro gardi la privilegiojn de la ekspluatanta grupo." Piter' Singero (Peter Singer)
 
Alia instigilo al pripensado estis prezento de la tiel nomata "tramo-problemo" (kun sxangxeto), kiu estas klasika ekzerco en psihxologia fako. Gxin mi ne detaligos cxi tie, sed gxi konsulteblas filmete je cxi adreso:
 
http://apetito.ikso.net/video
 
Preter la demando cxu ekzistu rajtoj por la bestoj aux nur devoj de homoj rilate al bestoj, la kialoj de etika sinteno al bestoj sekvas komunuzan moralan principon, ke ne akcepteblas kauxzi suferon al bestoj sen pravigebla kialo. Do samkiel al cxiu evidentas, ke bati hundon sen kialo krom plezuro gxin bati estas fiagado kontrauxbatalenda, bestrajtismo atentigas, ke samlogike mortigi aux suferigi beston por mangxi (bestdevenaj nutrajxoj), sin vesti (felo, lano, ledo...), sin distri (cirkobestoj, virbovbataloj, dorlotbesta merkato), sin sxminki aux sin kuraci (bestotestado) principe ne akcepteblas, se eblas fari alimaniere sen endangxerigi nian bonfarton.
 
Gxuste tiusence eblas simple difini veganismon: strebado eviti cxiajn nenecesajn suferigojn al bestoj. En tio ne estas dogma fanatikismo aux ekstremisma trudemo, sed simple aplikado de la por kuracistoj konata aforismo de Hipokrato: "unue, ne malutili".
 
Bedauxrinde, malhelpas homojn transiri al pacismo vegana (per nura cxesigo de partopreno al cxiutaga bestomilita masakro) alia ideologio, pli insida cxar plejofte nekonscie influanta, tio estas karnismo. Gxi resume, laux tio kiel gxin konceptas socia psihxologo Melani' Gxoj' (Melanie Joy), kredigas ke mangxi (k ajniel uzadi por sia propra intereso) bestojn estas Normala (tion faras la plejmulto), Natura (jen estas la gxenerala kutimo, jarmilojn longa), Necesa (bestproteinoj pli indas ol vegetajxaj, ekonomie bestekspluatado ebligas homojn vivteni sin). Sed tiu N-triopo ne longe eltenas racian ekzamenadon, k kun malmulte da kritika pensado rapide disfalas la viandismaj mitoj.(1)
 
Ekde kiam tiu teoria, filozofia parto estas klarigita, indas iri al konkretajxoj, cxar bestrajta agado ne limigxas al vorta batalo (kvankam gxi estas neneglektinda parto sendube grava).
 
Bojkotado (ne nutri fisistemon per nia monujo) estas plej simpla pasxo farebla je individua skalo, k koncernas cxiajn aspektojn de la praktika vivo: ne acxeti dorlotbestojn el bredejoj, ne viziti bestocirkojn, ne acxeti bestdevenajn produktojn kiel viando, ovajxoj, laktajxo, ne vesti sin per aliies hauxto, ne purigi sin aux la hejmon per bestotestitaj produktoj.
 
Kompreneble kiel en cxiu ajn politika movado, nura persona konduto ne suficxas, sed indas ankaux agadi direkte al ekstera publiko, kolektive. Tion eblas fari aligxante al bestrajta organizo (milda/radikala, faka/gxenerala, loka/monda, esperanta/alilingva...), klerigante pri nuna sistemo k eblaj alternativoj, do konsciigante per informado/denuncado kadre de budoj, filmetoj, eventoj, donante praktikajn dietajn konsilojn. Sed ankaux proponante pozitivan aliron por kuragxigi k helpi al transirado (per kuirreceptoj, indiko de markoj de veganajxoj, vendejoj alternativaj...).
 
Kerna afero estas kompreni, kiom grava estas povi dum ekstera disvastigado tusxi individue la homojn, kiuj cxiuj havas propran aliron al la afero. Pri tio ne ekzistas mirakla recepto sed nepras cxiama adaptigxo k takta aliro, k cxiutage eblas tiukampe agadi tra diskuto kun proksimuloj (parencoj, kolegoj, amikoj), videbligo de propra konduto (vestoj, mangxoj), lertigxo en esprim-strategioj (neagresa prezento de veganismo, evito de persona jugxado, respektoplena auxskultado de cxies argumentoj...).
 
Konkludo (provizora, cxar pli bone, se la diskuto malferme pluas ankaux kun disopiniantoj k naskas pliajn ideojn pri konkretaj agadebloj): ni ja havas eblecon efiki, ecx nepre influas per nia cxiutaga vivo, kiel traktataj estas nehomaj animalaj individuoj, do ni uzu tiun nian povon k faru niajn elektojn k decidojn konscie k lauxcele!
 
Markovo-Vito 35521
 
(1) La temo pri karnismo (samkiel la nocio pri speciismo, inter specioj diskriminacia sistemo analoga al rasismo k seksismo) meritas en si mem plenan artikolon. Ni do rendevuu pri tio en ontaj S-uloj!