Trans Day of Revenge: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''''Trans Day of Revenge''''' ("transgenra tago de venĝo," laŭe de la [[tago de transgenra memorado]]) estis la dua [[muzikalbumeto]] de la [[punko|punka]] grupo G.L.O.S.S. (Girls Living Outside Society's Shit, "knabinoj vivantaj ekster la merdo de la socio") el [[Olympia (Vaŝingtonio)|Olympia, Vaŝingtono]]. La albumo, produktita de Joey Seward, eldoniĝis unu tagon post la [[noktokluba pafmasakro en Orlando, Florido (2016)|pafmasakro en la Orlanda noktoklubo Pulse]], per la diskeldonejoj Total Negativity, Nervous Nelly, PANSY TWIST distro kaj Sabatoge.
 
Lirike, ''Trans Day of Revenge'' forte kritikas la [[pacifismo]]n de homojcivitanoj kontraŭ [[ŝtata terorismo]], [[transfobio]]n, kaj la [[politiko de estimindeco|politikon de estimindeco]] en [[Usono]]. La fina kanzono mallonge traktas diversajn temojn, ĉefe kiel la amaskomunikiloj kaj anoj de la geja komunumo mistraktas transgenrulojn, malestimante ilin kaj samtempe uzante ilin por sinservaj celoj.
 
La albumo estis rimarkita de multaj muzikaj ĵurnalistoj kiel "necesa" kaj "esenca" pro sia mesaĝo. Post ĝia eldono, diversaj grandaj diskeldonejoj ofertis al G.L.O.S.S. kontrakton, ekzemple [[Epitaph]], kiu ofertis 50 000 usonajn dolarojn. Ili rifuzis ĉiun oferton kaj, pro la malfacilaj postuloj de subite pligrandiĝinta famo, anoncis sian disiĝon la 25-an de septembro 2016.