Komunumo (Svislando): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
enmetas novan paragrafon por novaj informoj kiuj ne rekte rilatas al la lasta
e EL ŝablono estis misuzita ĉi tie kaj fuŝas la legebleco de la lastaj frazojn, do mi anstataŭigis la pli bonan *
Linio 7:
== Diferenco inter komunumo kaj municipo en Svislando (difinoj) ==
En [[PIV]] fakte la nocioj [[komunumo]] (PIV: ''malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo'') kaj [[municipoj|municipo]] (PIV: ''Urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo'') iomete malklare distingiĝas. Tial endas difini, kion la esprimoj en Svislando signifas:
{{EL}}* '''Politika komunumo''' en Svislando (germane ''politische Gemeinde'') estas la urbo aŭ komunumo, politike aŭtonoma kun propra registaro kaj se temas pri urbo propra urba parlamento. Se ni parolas pri komunumo en Svislando, tiam ni, se el la konteksto nenion alian postulas, parolas pri la politika komunumo. Ekzistas en diversaj regionoj ankaŭ civilaj komunumoj, ekleziaj komunumoj, lernejaj komunumoj ktp. kiuj ne nepre kongruas kun la politikaj komunumoj. Komunumo konsistas el unu aŭ pluraj municipoj.
{{EL}}* '''[[Urbo]]''' en Svislando (france ''villes'', germane ''Städte'', itale ''città'', romanĉe ''citad'') estas svisa komunumo kun pli ol 10'000 loĝantoj aŭ komunumo, kiu posedas historiajn rajtojn kiel urbo, cedita al ĝi ekzemple de [[mezepoko|mezepoka]] feŭdulo.
{{EL}}* '''[[Vilaĝo]]''' en Svislando: Por neurbaj komunumoj kun malpli ol 10'000 loĝantoj kaj sen mezepokaj urborajtoj mankas aparta oficiala termino. Oni ĝenerale simple parolas pri ''vilaĝo''.
{{EL}}* '''[[Municipoj de Svislando|Municipo]]''' en Svislando (germane kutime ''Ort'') estas historia vilaĝo aŭ setlejo, kiu formas iu-grade sendependan unuon, sed ne estas aŭtonoma komunumo. En malgranda komunumo, kiu konsistas el nur unu municipo, komunumo kaj municipo estas plej ofte identaj.
{{EL}}* '''Municipkomunumoj''' (germane ''Zivilgemeinde'') kaj '''Lokkonunumoj''' (germane ''Ortsgemeinde''): Historia diferencigo, kiu postvivis el la tempo de la [[Helveta Respubliko]] en kelkaj kantonoj, ekzemple [[Kantono Turgovio]]. Hodiaŭ tiu diferencigo praktike ne plu havas signifon. En multaj kantonoj tiu diferencigo estis en novaj konstitucioj nuligita kaj la municipkomunumoj malfonditaj kaj iliaj taskoj integritaj en la politikajn komunumojn.
 
'''Atentu pri falsaj amikoj''': En franclingva Svislando oni kutime utiligas (sed ne en ĉiuj franclingvaj kantonoj same) la vortojn ''commune'' kaj ''municipalité'' kiel sinonimoj en la senco de ''politika komunumo'' laŭ supra difino, dum oni utiligas ''lieu'' por ''municipo'' laŭ supra difino. En Tiĉino la itala vorto ''municipio'' signifas komuna administracio sed ankaŭ estas utiligita same kiel la franca kiel sinonimo por ''comune''. En la romanĉa oni utiligas la vortojn ''vischnanca'' (kaj malofte kiel sinonimo ''cumin'') por ''komunumo'' en la supra senco kaj ''vitg'' por ''municipo''.