Purlanda budhismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
 
====La Purlandaj Sutroj====
La tri ĉefaj sutroj de la Pura Lando estas la ''[[Sutro de Amitabo]]'', la ''[[Sutro de Senfina Vivo]]'', kaj la ''[[Sutro de Kontemplado]]''. Ĉi tiuj sutroj priskribas Amitabon kaj lia Pura Lando de Feliĉo, nomita [[Sukavatio]]. Ankaŭ rilata al la Purlanda tradicio estas la ''[[Sutro de Pratjutpana-samadio]]'', kiu donas fruan priskribon de la praktiko de [[Nianfoo|ripetadodeklamado de la nomo de Amitabo]] kiel [[Djano|metodo mediti]], kvankam ĝi ne listigas la votojn de Amitabo aŭ la ecojn Sukavatio.<ref>Harrison, Paul. McRae, John. ''The Pratyutpanna Samādhi Sūtra and the Śūraṅgama Samādhi Sūtra.'' 1998. pp. 2-3, 19</ref>
 
{{quote|Bodisatvoj aŭdas pri la Budho Amitabo kaj rememoras lin ade kaj ade en ĉi tiu lando. Pro ĉi tiu rememorado, ili vidas la Budhon Amitabo. Vidinte lin, ili demandas al li kiuj [[darmo]]j estas nepraj por naskiĝi en la mondo de la Budho Amitabo. Tiam, la Budho Amitabo diras al ĉi tiuj bodisatvoj: "Se vi volas veni kaj naskiĝi en mia mondo, vi ĉiam rememoru min ree kaj ree, vi ĉiam gardu ĉi tiun penson en la menso senlace, kaj tiel vi sukcesos naskiĝi en mia mondo."}}
 
Krom ĉi tiuj sutroj, multaj aliaj mahajanaj tekstoj ankaŭ inkluzivas la Budhon Amitabo, kaj la [[TajŝoaTaisho-a Tripitako]] enhavas 290 tiajn verkojn.<ref>Inagaki, Hisao. ''The Three Pure Land Sutras.'' 2003. p. xiii</ref>
 
Andrew Skilton skribas, ke la priskriboj de Sukavatio en la ''Sukhāvatīvyūha'' sutroj (''[[Sutro de Senfina vivo]]'' kaj ''[[Sutro de Amitabo]]'') sugestas, ke komence, ili servis por meditado:<ref>Skilton, Andrew. ''A Concise History of Buddhism.'' 1997. p. 104</ref>
Linio 28:
 
===Frua Historio en Ĉinio===
La Purlanda instruado unue graviĝis en Ĉinio pro la fondiĝo de la [[Ĵianĝi|templo Donglin]] ĉe la [[Luŝan|monto Lu]] (ĉine 廬山) de [[Huijuan]] (ĉine 慧遠) en la jaro 402 KE. Kiel juna viro, Huijuan praktikis [[Daoismo]]n, sed trovis la teorioj de senmorteco malprecizaj kaj nefideblaj, kaj eraraj rilte al la vero de la vivo.<ref>Nan, Huai-Chin. ''Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen.'' 1997. p. 83</ref> Anstataŭ tio, li direktis sian vivon al budhismo kaj fariĝis monaĥo studanta sub [[Dao An]] (ĉine 道安). Poste, li fondis monaĥejon ĉe la pinto de la monto Lu kaj invitis konatajn klerulojn, ke ili studu kaj praktiku budhismon tie, kie ili fondis Societon de la Blanka Lotuso (ĉine 白蓮社).<ref>Nan, Huai-Chin. ''Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen.'' 1997. p. 81</ref> Ili akceptis la "Malpli Longan Sukhāvatīvyūha-sutron" kaj la 'Pli Longan Sukhāvatīvyūha-sutron'' kiel siajn fundamentojn inter la budhistaj sutroj, kaj ili rekomendis la praktikon de deklamado de la nomo de Amitabo por atingi naskiĝon en la okcidenta pura lando de Sukavatio.<ref>Nan, Huai-Chin. ''Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen.'' 1997. p. 82</ref> La [[Luŝan|Monto Lu]] estas konsiderata kiel unu el la plej sanktaj religiaj lokoj de la Purlanda budhista tradicio,<ref>{{cite book|title=Zen Buddhism : a History: India and China|author=Dumoulin, Heinrich and James W. Heisig, Paul F. Knitter|publisher=World Wisdom Inc.|year=2005|page=67|isbn=0-941532-89-5}}</ref> kaj la loko de la unua Purlanda kunveno.<ref>{{cite book|title=Buddhist Spirituality: Indian, Southeast Asian, Tibetan, and early Chinese|author1=Takeuchi, Yoshinori |author2=Jan van Bragt |lastauthoramp=yes |publisher=[[Crossroad Publishing Company]], original from [[University of Virginia]]|year=1993|isbn=0-8245-1277-4|page=283}}</ref>
 
La Purlandaj instruado kaj meditadaj metodoj rapide disvastiĝis en Ĉinio kaj organiziĝis de pluraj monaĥaj pensistoj, nome [[Tanluan]], [[DaoĉuoDaochuo]], [[Shandao]], kaj aliaj. La ĉefa instruado de la ĉina Purlanda tradicio baziĝas sur menso enfokusigata per Konscio pri la Budho (sanskrite Sanskrite ''{{IAST|buddhānusmṛti}}'') pro deklamado de la nombro de la Budho Amitabo, cele al renaskiĝo en lia pura lando de Sukavatio.<ref>Nan, Huai-Chin. ''Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen.'' 1997. p. 91</ref> La frua praktiko de la Pura Lando en Ĉinio fare de Tanluan estis jena:<ref>Foard, James Harlan. ''The Pure Land Tradition: History and Development,'' Fremont, CA: Jain Publishing 2006. ISBN 9780895810922. p. 110</ref>
 
{{quote|[Tanluan] priskribas la bildigon de Amitabo kaj Sukavatio je plej etaj detaloj, li konsideras la vokon de la nomo de la Budho kiel [[mantro|sorĉon]] kun efiko en la nepripensebla mondo (''acintya-dhātu''), kaj li priskribas, kiel la vekiĝinta adepto de la Pura Lando estigas homajn korpojn (''nirmita'') en ĉiuj tempoj kaj lokoj. Lia scio pri budhismo estas profunda. Li uzas pli ol dudek sutrojn kaj pli ol dek du ŝastrojn por pruvi sian argumenton. Estas okdek unu referencoj al la 'Mahapraĝnja-paramita ŝastro" mem, kaj dudek unu referencoj al la ĉina [[Madjamaka]]-majstro [[SengĉaoSengchao]], kaj ĉiuj el tiuj estas trafaj kaj pravaj.}}
 
Pli poste, la Purlandaj instruado disiĝis en Japanion kaj malrapide pli kaj pli graviĝis. [[Genŝin]] (942-1017) igis, ke [[FuĵiŭaraFujiwara no MiĉinagaMichinaga]] (966-1028) konfesu la Purlandan instruadon. [[Honen]] (1133–1212) starigis la Purlandan budhismon kiel apartan sekton en Japanio, hodiaŭ konata kiel ĜodoJodo ŜuShu (Eo. ĝodo ŝu). Hodiaŭ, la Pura Lando estas grava formo de budhismo en Japanio, [[Ĉinio]], [[Koreio]], [[Tajvano]], kaj [[Vjetnamio]].
 
==La Pura Lando==
Nuntempaj Purlandaj tradicioj kredas, ke Amitabo instruas la [[Darmo]]n en sia budhejo (Sanskrite ''buddhakṣetra''), aŭ "pura lando" (ĉine 净土, ''Jìngtǔ''), regiono, kiu oferas ripozon ekster [[karmo|karma]] migrado. La pura lando de Amitabo, Sukavati, estas priskribita en la ''Pli Longa Sukhāvatīvyūha-Sutro"'' kiel lando de beleco supera ol ĉiuj aliaj mondoj. Oni diras, ke tie loĝas multaj dioj, viroj, floroj, fruktoj, kaj ke la lando ornamiĝis per dezirdonaj arboj sur kiuj raraj birdoj ripozas.<ref>{{cite book | last1 = Birmingham Museum of Art | authorlink1 = Birmingham Museum of Art | title = Birmingham Museum of Art: Guide to the Collection | publisher = GILES | year = 2010 | location = London, UK | pages = 30–31 | url = http://www.birminghammuseumstore.org/gutoco.html | accessdate = 2011-07-08 | isbn = 978-1-904832-77-5}}</ref> Laŭ Purlandaj tradicioj, naskiĝo en la Pura Lando estas ofte komprenita kiel egala al Nirvano. Enirinte la Puran Landon, Amitabo kaj multaj bodisatvoj tiam instruas la adepton ĝis plena kaj kompleta vekiĝo efektiviĝas. Tiu adepto poste kapablas reveni iam ajn kiel bodisatvo al iu ajn el la [[ses mondoj|ses mondoj de estado]] por helpi al ĉiuj sentemaj estuloj en [[sansaro]], aŭ por resti la tutan daŭron, atingi [[budheco]]n, kaj post tio gvidi estulojn al la bordo de libereco.''
 
==Meditado==