Esperanto-movado en Svedio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Linio 47:
 
==Analizo de sukcesoj kaj malsukcesoj==
La granda plifortiĝo de la sveda Esperanto-movado en la periodo 1925-1933 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn Esperantistojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapablon al la laboro. Danke al tio oni povis pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro. En la periodo 1889-1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por Esperanto. Sed venis la Ido-skismo, kaj la Esperanto-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preskaŭ denove. En la tempo 1910-1925 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris. Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝanĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter Esperantistoj kaj Idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke Esperanto estas la sola helplingvo (planlingvo) uzata en la praktiko. Tamen granda publikapubliko ankoraŭ tre skeptike rigardis la Esperanto-movadon. Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte publikigis novaĵojn pri Esperanto, tamen ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stokholmo kaj de aliaj urboj pli ofte aperigas artikolojn pri Esperanto en objektiva maniero. Multaj gazetoj aperigas konstantan Esperanto-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto „Signalen“ sub lerta gvidado de parlamentano [[Ernst Eriksson]]. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la [[Tutlanda Pacifista Ligo]] konsentis pri Esperanto-kurso en sia gazeto "Fredena". Komence de aprilo 1933 la Interskandinava Hotel-pordista Gazeto ankaŭ komencis Esperanto-kurson.
 
Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj Esperanto-kursoj en la tuta lando de fremdfandaj instruistoj, specialaj inatruist-kursoj, grandaj per Esperantaj turistvojaĝoj, la apero de la gravaj libroj „[[Per balono al la poluso]]“ (= la Andrée-libro) kaj „[[Tra Sovaĝa Kamĉatko]]“, la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la preleg-vojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano [[Joseph R. Scherer]] kaj de la aŭstro [[Hugo Steiner]], oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj Esperantistoj pro iliaj vizitoj al [[Svedio|Svedlando]] ktp.