Teodor Jung: Malsamoj inter versioj

12 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
'''Teodor JUNG''' plej konata kiel '''Teo JUNG''' (naskiĝis '''Theodor Karl August Heinrich JUNG''' la [[21-an de decembro]] [[1892]] en [[Meckenheim (Rejnlando)|Meckenheim]], mortis [[12-an de majo]] [[1986]]<ref>Revuo Esperanto (UEA), majo 1986, p. 85-86</ref> en [[Den Haag]]) estis [[germana esperantisto]], [[ĵurnalisto]], presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto [[Heroldo de Esperanto]], antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per [[meritmedalo de GEA|honorbroŝo de GEA]] en 1961.
 
Liaj originalaj verkoj: [[La Alta Kanto de la Amo]], poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano [[Landoj de l' Fantazio]], rakontoj [[Mil kaj unu noktoj]], [[Sakuntala]], [[Gudrim]]. La tradukoj: [[La Ŝipĉarpentisto]] de [[Gerstäcker]], [[En Okcidento nenio nova]], [[La Vojo Returne]] (en kunlaboro kun [[Joseph Ferdinand Berger]]), ambaŭ romanoj de [[Erich Maria Remarque]], ''[[La Mistero de l' Sango]]'' de [[Forst]]. Originala studo: [[De Muheddin ĝis Mundilatin]].
 
En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon. Esperantistiĝis en 1909-10. Fondis du grupojn, gvidis kursojn. En [[1919]] restarigis (kun [[Max Butin]] kaj aliaj) la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon ([[Revelo]]); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud [[Kolonjo]] monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En [[1920]] sekvis fondo de semajna ĵurnalo [[Esperanto Triumfonta]], kiu en [[1925]] ŝanĝis sian titolon je ''[[Heroldo de Esperanto]]'' (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la [[Esperanto-movado]]n en [[Germanio]] kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas).