Otto Hahn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
Mi aldonos miniaturan ĝerman artikolon pri la temo "radioĥemio", kaj tial antaŭe ĝustigas la nun ruĝan ligilon.
Linio 2:
'''Otto HAHN''' [oto han] (naskiĝis la {{daton|8|marto|1879}} en [[Frankfurto-ĉe-Majno]]; mortis la {{daton|28|julio|1968}} en [[Göttingen]]) estis germana kemiisto. Li malkovris la [[nuklea fendado|nuklean fendadon]] kaj pro tio ricevis la [[Premio Nobel de Kemio|Nobel-Premion pri kemio]] en 1944.
 
Post abiturientiĝo Otto Hahn en 1897 ekstudis kemion en la universitato de [[Marburg]]. Dum siaj studoj li dum unu jaro laboris ĉe [[Adolf von Baeyer]] en la universitato de [[Munkeno]]. En 1901 li doktoriĝis pri temo el [[organika kemioĥemio]]. Post sia militservo li dum kelka tempo laboris kiel asistanto en la [[universitato de Marburg]].
 
Otto Hahn volis labori en la industrio. Tial kaj por plibonigi siajn lingvosciojn li en 1904 fariĝis kunlaboranto de [[William Ramsay]] en la universitato de [[Londono]]. Tie li laboris pri [[radiokemioradioĥemio]], tiam nova scienca kampo. Dum li eksperimentis per [[salo]]j de [[radiumo]] li malkovris en 1905 tiel nomatan ''radiotorion'' ([[torio]]n 228). Li supozis, ke temis pri nova [[kemiaĥemia elemento]], sed fakte temis pri nova [[izotopo]] de la konata elemento torio. Tamen la nocio ''izotopo'' tiam ankoraŭ ne ekzistis. En aŭtuno 1905 li transloĝiĝis al [[Montrealo]] por labori ĉe [[Ernest Rutherford]] en la [[universitato de McGill]].
 
En 1906 li revenis al Germanio kaj fariĝis kunlaboranto de [[Emil Fischer]] en la universitato de [[Berlino]]; en 1907 li [[habilitacio|habilitaciis]]. Fine de 1907 li ekkonis la aŭstran fizikistinon [[Lise Meitner]] ĵus venintan de [[Vieno]] al Berlino. Ekde tiam ili dum 30 jaroj kunlaboris. En 1910 li fariĝis profesoro, en 1912 li fariĝis sekciestro en [[Kaiser-Wilhelm-Institut]] pri kemio en Berlino. De 1928 ĝis 1945 li estis direktoro de la instituto.
Linio 11:
 
Kun Lise Meitner kaj [[Fritz Straßmann]] li daŭrigis la esplorojn de [[Enrico Fermi]], kiu bombardis [[uranio]]n per [[neŭtrono]]j. Ĝis 1939 la sciencistoj kredis, ke tiel ekestas elementoj pli pezaj ol uranio. Tamen li kaj Straßmann en 1938 ili post tia bombardo trovis spurojn de [[bario]]. En 1939 ili informis la publikon pri tio, ke ili fendis uranion kaj tiel estigis malpli pezajn elementojn. Iom poste Lise Meitner, kiu en 1938 devis pro sia juda deveno fuĝi al Svedio, eltrovis teorian klarigon. Pro liaj esploroj pri nuklea fendado la [[Sveda Akademio de la Sciencoj]] aljuĝis al li en 1944 la Nobel-Premion pri kemio, kiun li ricevis en 1946, post la fino de la [[dua mondmilito]].
{{projektoj}}
{{Commons|Otto Hahn}}
Post la faligo de [[atombombo]]j al [[Hiroŝimo]] kaj [[Nagasako]] Otto Hahn pledegis kontraŭ la uzu de [[nuklea energio]] por militaj celoj. De 1948 ĝis 1960 li estis prezidanto de la [[Max-Planck-societo]].
 
[[Kategorio:Germanaj kemiistoj{{vivtempo|1879|1968|Hahn, Otto]]}}
[[Kategorio:Germanaj kemiistoj]]
[[Kategorio:Pacistoj]]
[[Kategorio:Nobel-premiitoj pri kemio|Hahn, Otto]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1879|Hahn, Otto]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1968|Hahn, Otto]]