Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 129:
 
== Anarkiismo kaj Esperanto ==
[[Dosiero:1979 Anarkiismo.jpg|eta|dekstre|230px200px|Broŝuro pri anarkiismo en Esperanto.]]
{{Ĉefartikolo|Anarkiismo kaj Esperanto}}
Anarkiismaj pensoj pri [[socia justeco]] kaj [[egaleco]] forte ligis la movadon al [[Esperanto]]. Dum la frua [[Esperanto-movado]] anarkiistoj entuziasme propagandis por la lingvo. Ekde [[1905]] fondiĝis anarkiismaj [[Esperanto-grupo]]j en [[Stokholmo]], [[Bulgario]], [[Ĉinio]] kaj aliloke. La plimulto da [[proleto|proletaj]] [[esperantisto]]j dum la frua movado estis anarkiistoj. La kontraŭŝtata kaj kontraŭkapitalisma sintenoj de anarkiistaj esperantistoj kontribuis al la kreo de [[SAT]] en [[1921]] fare de [[Eŭgeno Lanti]]<ref name=slevin>[http://www.nodo50.org/esperanto/anarkiismo.htm#historio2 Esperanto kaj Anarkiismo]</ref>. Hodiaŭ ekzistas la [[Liberecana Frakcio de SAT|Liberecana Frakcio]] en SAT. La franca anarkiisma radielsendejo ''[[Radio Libertaire]]'' elsendas programon en Esperanto.