Břetislav la 2-a (Bohemio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== Juneco ==
Pri lia junaĝo oni scias nenion, eĉ la naskiĝdato estas supozata nur laŭ vivodaŭro de lia patrino Adleta la Hungara. La unua mencio pri Břetislav devenas el julio [[1087]], kiam li estis destinita estro de bataltaĉmento. Dum milita entrepreno en [[Meißen|Meislando]], konkerinte vilaĝon Kyleb Břetislav kun sia taĉmento banis sin enrivere, tute senzorge en malamika medio malgraŭ la averto de siaj kunuloj. Subite aperis malamikoj kaj en batalo mortis multaj ĉeĥoj. La princo mem apenaŭ sin savis vundita. Poste li neniam koncedis rakonti tiun historion kaj kiam nobelo Zderaz post kelkaj jaroj almemorigis ĝin, li ordonis lin murdi.
 
Linio 10 ⟶ 9:
 
== Regado ==
 
Břetislav la 2-a surtroniĝis post mallonga regado de [[Konrado la 1-a (Bohemio)|Konrado la 1-a]]. Lia ankaŭ nelonga regado alportis kelkajn ŝanĝojn. Baldaŭ li ordonis definitive ekstermi la [[pagano|paganajn]] kutimojn en la lando, ekz. li forpeligis ĉiujn sorĉistojn kaj profetojn, forhakigis adoratajn arbojn kaj arbarojn, malpermesis entombigon ekster tombejoj k.s. Por tiu ĉi agado laŭdis lin postaj kronikistoj.
 
*[[1096]] trairis [[Bohemio]]n parto de la unua krucmilita armeo kaj sekvis kontraŭjudaj pogromoj. Pro iu kverelo ekziligis elstarajn anojn de nobelgento Vršovci.
*[[1097]] El la monaĥejo en Sázava estis fine elpelitaj slavritaj monaĥoj, kiujn anstataŭis latinritaj benediktanoj. En la sama jaro la reganta princo karcerigis la plej aĝan [[Přemyslidoj|Přemyslidon]] Oldřich, reganton de [[apanaĝa teritorio]] [[Brno]] por malebligi lian laŭleĝan regadon kaj liberigis lin nur en la j. 1099.
*[[1098]] Břetislav la 2-a sekvestris [[judo|judajn]] posedojn.
 
==Eksterlanda politiko ==
 
Li fakte dum la tuta regado militis kontraŭ [[polo]]j, precipe pro [[Silezio]], kaj reakiris [[tributo]]n pagitan por cedemo de lia avo [[Břetislav la 1-a (Bohemio)|Břetislav la 1-a]] ([[1039]]). Kiel neglektata filo li edziĝis nur en la j. [[1094]] al Luitgarda von Bogen, devenanta el bavaria grafgento.
 
== Demando de regvico ==
*[[1099]]. Senprecedentan paŝon faris Břetislav la 2-a dum paska kortega kunveno en [[Regensburg]]. Sian malpli aĝan duonfraton [[Bořivoj la 2-a Bohemio|Bořivoj la 2-a]] li proklamis sia heredanto kaj regonto, sen elektigi lin reganto de ĉeĥa nobelaro, kaj petis imperiestron [[Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Henrikon la 4-an]], ke li donu al Bořivoj [[Ĉeĥio|ĈehionĈeĥion]] kiel [[feŭdo]]n. La [[imperiestro]] volonte plenumis la peton. Tiu ĉi ago kontraŭis la kutiman rajton pri [[sinjoreco]] kaj por sekvaj jaroj iĝis fonto de maltrankvilo en la lando.
 
*[[1099]]. Senprecedentan paŝon faris Břetislav la 2-a dum paska kortega kunveno en [[Regensburg]]. Sian malpli aĝan duonfraton [[Bořivoj la 2-a Bohemio|Bořivoj la 2-a]] li proklamis sia heredanto kaj regonto, sen elektigi lin reganto de ĉeĥa nobelaro, kaj petis imperiestron [[Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Henrikon la 4-an]], ke li donu al Bořivoj [[Ĉeĥio|Ĉehion]] kiel [[feŭdo]]n. La [[imperiestro]] volonte plenumis la peton. Tiu ĉi ago kontraŭis la kutiman rajton pri [[sinjoreco]] kaj por sekvaj jaroj iĝis fonto de maltrankvilo en la lando.
 
Břetislav la 2-a perarmile ekregis [[Moravio]]n kaj regigis tie sian fraton Bořivoj. La posteuloj de [[Konrado la 1-a (Bohemio)|Konrado la 1-a]] elmigris.
 
*[[1100]]. Břetislav la 2-a mortis la [[22-an de decembro]] post atencatako en arbaro ĉe vilaĝkorto Zbečno. Versimile la atencon kaŭzis la nobelgento [[Vršovci]].
 
== Gefiloj ==
 
La princo havis kun sia edzino von [[Bogen|Luitgarda von Bogen]] filon Břetislav, kiu tamen ne rajtis surtroniĝi laŭ seniorata tradicio. La lasta mencio pri li devenas el la j. [[1030]], kiam lia onklo [[Soběslav la 1-a (Bohemio)|Soběslav la 1-a]] ordonis blindigi lin. Li mortis la 8-an de marto de nekonata jaro sen konataj posteuloj.
 
Břetislav la 2-a estis kolerema, senkonsidera kaj suspektema, nebona gvidanto. Lia regado estas konsiderata komenco de malprospero post la morto de [[Vratislav la 2-a (Bohemio)|Vratislav la 2-a]].
 
== Fontoj ==
 
ŽEMLIČKA, J. Čechy v době knížecí 1044–1198. Praha, NLN, 2002. 660 s. ISBN 80-7106-196-4
 
ŽEMLIČKA, J. Přemyslovci - Jak žili, vládli, umírali. Praha, NLN, 2005
 
ĉeĥlingva paĝaro pri mezepoko: http://www.e-stredovek.cz/kniznica.php?info=46-Bretislav-II