Ĥristina Kozlovska: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:08, 5 okt. 2016

Ĥristina Kozlovska (naskiĝis 01.05.1989, vilaĝo Velika Kamjanka, Kolomea distrikto, Ivano-Frankivska provinco) – ukraina verkistino, poetino, ĵurnalistino. 

Ĥristina Kozlovska

Biografio

Ĥristina Kozlovska naskiĝis 01.05.1989 en la vilaĝo Velika Kamjanka, Kolomea distrikto, Ivano-Frankivska provinco, Ukrainio. 

Post fino de ĝeneralkleriga lernejo en Velika Ksmjanka ŝi studis anglan filologion en Ĉekarpata Nacia Universitato "Vasil Stefanik".

Kreado

Ekde 2008 ŝi estas membro de la literatura studio "Nobel" (urbo Ivano-Frankivsk) gvidata de Halina Petrosanjak, partoprenis en la kolekto de verkoj de “Nobel”-anoj "Donu! Nobelpremion al ukrainaj verkistoj!"). Ŝiaj verkoj aperis en ukrainaj periodaĵoj ("Svit molodi", "Bukovinskij ĵurnal", "Pereval"), 

ŝi estas aŭtorino de la proza libro “Pli valora ol oro” (literatura agentejo "Discursus"). 

Ŝiaj apartaj verkoj estas tradukitaj en Esperanton kaj aperigitaj en Ĉinio.

Premioj:

  • Gajninto de la literatura premio de la eldonejo "Smoloskip" en 2014 
  • Gajninto de la internacia ukraina-germana literatura premio "Oles Honĉar" por la manuskripto de la romano en noveloj “Ora ĉeno”, kiu aperis en 2015 kiel aparta libro titolata “Pli valora ol oro” en la literatura agentejo "Discursus".