Veterano?: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
 
'''Veterano?''' estas la unua libro en Esperanto originale verkita de brazilano kaj presita en Brazilo. Kvankam gravaj verkoj jam estis presitaj en Brazilo, ili estis tradukoj aǔ lernolibroj. Dum 16 jaroj ''Veterano?'' restis kiel unika originala verko en Esperanto aperinta en Brazilo; nur en 1953 aperis la dua, nome ''Ivan la Sesa'', de [[Geraldo Mattos]]. La tria, ankaǔ de Geraldo, estis la romano ''La Nigra Spartako'', eldonita du jarojn post ''Ivan la Sesa''.<ref>Klarigo de Ismael G. Braga, ''Veterano?'', 2a eld. reviziita kaj pligrandigita, 1965 p. 32</ref> Temas pri respondoj dum la UK en 1937 kaj aliaj artikoloj, verkitaj de [[Ismael Gomes Braga]]. En la unua parto de la libro, la aŭtoro respondas al la demandaro por la "Festo de la Veteranoj", aranĝita en la [[UK|Ora Jubilea Kongreso de Esperanto]] en [[Varsovio]]. Preskaŭ ĉiuj respondoj estas enkondukitaj per kongrua strofo de Zamenhof. Tiuj respondoj donas detalojn por la historio de la Esperanto-movado. En la dua parto, pli ampleksa, troviĝas kvindeko da mallongaj verkaĵoj de la aŭtoro el diversaj epokoj de lia esperantista vivo.
==Eksteraj ligiloj==
* [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1609&id=1513&recenzo=montru#ek Recenzo el la gazeto [[La Lampiro]], 2007]
* [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1609 '''Veterano?''' en la katalogo de [[UEA]]]
==Referencoj==
{{referencoj}}
[[Kategorio:Esperanto-libroj]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Brazilo]]