Cistercianoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
== Cisterciana arĥitekturo ==
La Cisterciana ordeno estis ekestinta per reformoj el la ordeno de la [[Benediktanoj]]. Por la instalado de la monaĥejoj ĝi preferis male al aliaj ordenoj forajn valojn. En la arĥitekturo ĝi komence obeis tre rigidan ordenregularon. La konstruaĵoj devis esti [[Asketismo|askete]] modesta kaj ne rajtis havi preĝejturojn, sed nur [[tegmentotureto]]jn, kiuj plejparte lokis sur la [[navokruciĝo]]. Ne ekzistis giganta [[okcidenta alkonstruaĵo (monaĥejo)|okcidenta alkonstruaĵo]]. Komence la regularo preskribis rektajn fermitajn [[ĥorejo]]jn kaj kapelojn, sed ekde proksimume 1150 oni konsideris la [[ĥorĉirkaŭirejo]]n kun [[absidokapelaro]] kiel normon. Ankaŭ statuoj, koloraj [[vitralo]]j kaj aliaj luksaj ornamaĵoj estis malpermesitaj. Tiuj ĉi komence tre rigidaj tamen iom post iom malrigidiĝis.<ref>Gudrun Gleba: ''Klöster und Orden im Mittelalter.'' Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 4-a eldono, Darmstadt 2011, ISBN 978-3-534-24259-7, S. 82ff.</ref><ref>[http://www.cistercium.info/index.php?id=klosterleben cistercium.de]</ref>
== Ekzemploj de monaĥejoj ==
* [[Reĝa Monaĥejo de Santa María de Veruela]]
* [[Monaĥejo Fürstenberg]]