Ĉar la bendolarĝeco de la PSK-signalo nur estas 31 Hz, jam tre malalta povumo povas superi la bruon sur la bendo. Jen raporto pri eksterordinara kontakto:
Sekvas traduko el la oktobra numero de la germana magazino CQ-DL.
Jürgen Schäfer, DL7PE, sukcesis fari kontakton kun Japanio je 14,070 MHz, 2016-08-22, malgraŭ amasiĝo (pile-up) je tiu frekvenco, en BPSK31. La speciala afero: DL7PE uzis nur ekstreme mallongan antenon, t.n. Microvert, 50cm longan! Post tri alvokoj JA8AHA aŭdis lin kaj respondis. Distanco estis 8832km.