Danco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
Ekzistas grandega gamo da dancaj formoj. Ĝis nun ne akceptiĝis universala skemo kategoriigi la diversajn dancojn, kaj tial ankaŭ ĉi tie nur prezenteblas proksimuma orientiĝo, ne klasifika sistemo. Eblas trovi trajtojn, laŭ kiuj dancoj pli-malpli meteblas en grandajn grupojn, sed ekzaktaj kriterioj por dividoj al certaj subgrupoj ne troveblas.
 
Kutima kategoriigo ordigas laŭ la socia evento aŭ celo de la danco. Laŭ evento grupigeblas ritaj [[Sankta danco|dancoj kun religia fono]], popolaj aŭ folkloraj dancoj ligitaj al tradiciaj etnaj kutimaroj, kaj sociaj dancoj, kiuj praktikatas en sociaj festoj ĉiuspecaj. Laŭ celo diferencigeblas la arta danco, turnira danco, kiu rigardatas sporta disciplino, terapia aŭ medita dancado, prezenta danco sur scenejo, rigardata de pli aŭ malpli granda publiko, la pure distra dancado kaj la svata danco, kies celo estas impresi deziratan ontan partneron kaj proskimiĝi al la persono dezirata por kutima para vivo.
 
Ankaŭ popularas grupigo laŭ la nombro de dancantoj en unuopan dancon, paran dancon kaj grupa danco - iom malfacilas ke ene de sola danco eblas miksi tiujn tri formojn. Grupajn dancojn laŭ la geometria formo de la danca grupo eblas plu diferencigi je cirkla danco, ĉena (unu dancisto post alia) kaj vica (unu dancisto apud alia) dancoj. Specifa grupo estas la formacia danco, en kiu la geometria formo de la danca grupo ofte ŝanĝiĝas.