Iðavöllr: Malsamoj inter versioj

71 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo kun ''''Iðavöllr''' aŭ ''Iðawǫllr'' - norene „kampo de verva aktivado“, en la nordĝermana mitologio estas kampo aŭ ebena areo en la centro de la mitologia mondo A...')
 
'''Iðavöllr''' aŭ ''Iðawǫllr'' - [[norene]] „kampo de verva aktivado“, esperantigebla "Ida-kampo", "Ida-ebenaĵo" aŭ iom libere "Ida-valo" - en la [[nordĝermana mitologio]] estas kampo aŭ ebena areo en la centro de la mitologia mondo [[Asgardo]], la mondo de la [[azoj]]. Sur la kampo laŭ la poeto [[Snorri Sturluson]] staru la haloj ''Glaðsheimr'', la leĝejo de la azoj kaj palaco de [[Odino]], kaj ''Vingólf'', la templo kaj kunvenejo de la diinoj. Laŭ la ideo de Snorri Sturlusons la tuta mondo Asgardo estis konstruita sur tiu kampo, ĉar en la ĉapitro 53 de la verkaĵo [[Gylfaginning]] (Kapitel 53) li skribas „[[Vidaro]] kaj Vali [...] loĝas sur la kampo Iðavöllr kie antaŭe estis Asgardo". Krome la loko gastigis la forĝejon de la dioj.
 
Post la monda pereo [[Ragnarök]] sur la kampo kolektiĝas la ankoraŭ vivaj azoj, por konsultiĝi pri la rekonstruo de la universo. La kampo do kunigis la ejon de kunveno, de leĝdono kaj de metiado kaj do ne nur geografie, sed ankaŭ socie estis la centro de la mondo Asgardo.
10 466

redaktoj