Universitato Adam Mickiewicz: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e
 
== Historio ==
La Universitato de Poznań estas unu el la plej gravaj polaj universitatoj. Ĝi estis malfermita la 7-an de majo 1919. Por la sekvontaj 20 jaroj klerigis studentojn en [[jurisprudenco]], [[ekonomio]], [[medicino]], [[humanismo|humanismaj]] sciencoj, [[matematiko]], [[naturaj sciencoj]], [[agrikulturo]] kaj [[forsto|forstscienco]]. Ekde ĝia fondo multaj distingitaj sciencistoj el ĉiuj partoj de la mondo kaj ankaŭ multaj elstaraj famuloj de politiko kaj belartoj ricevis honoran titolon de [[Doktoro honoris causa]] de la universitato. Inter ili troviĝis personecoj kiel Marŝalo [[Józef Piłsudski]], Marŝalo [[Ferdinand Foch]], [[Maria Skłodowska-Curie]] kaj [[Ignacy Paderewski]]. La 7-an de majo 1919 okaze de la kvarcentjara datreveno de la fondiĝo de Akademio Lubrański okazis inaŭgura ceremonio de la universitato. En 1920 fama sociologo [[Florian Znaniecki]] fondis la unuan polan fakultaton pri [[sociologio]] kadre de ĉi-tiu universitato, kiu estis unu el la unuaj tiaj fakultatoj en [[Eŭropo]]. La universitato estis fermita dum germana-nazia [[invado en Pollandon]] en 1939. Dum la jaroj 1941-1944 germana universitato laboris en la domoj de la universitato. Dum tiu tempo ĝi iĝis konspira Pola Universitato de Okcidentaj Teritorioj kaj laboris plejparte en Varsovio en privataj loĝejoj. La pola universitato estis remalfermita en multe pli malgranda formo nur post fino de la [[dua mondmilito]]. Ĝis 1955 ĝi estis oficiale nomita Universitato de Poznań. Tamen, ekde la jaro 1955 la Universitato estas nomita laŭ [[Adam Mickiewicz]], la plej granda pola [[romantikismo|romantikisma]] poeto de la unua duono de la 19-a jarcento. Post reformoj en 1950, la Medicina Fakultato kun la sekcio pri [[dentokuracado]] kaj la [[Farmacio|Farmacia]] Fakultato de la Universitato de Poznań estis tansformitaj al sendependa lerneja institucio, nome la ''Universitato de Kuracaj Sciencoj de Poznań''. Inter la plej konataj diplomiĝintoj de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań troviĝas matematikistoj kiuj deĉifris la germanan ĉifrilon [[Enigma]]: [[Marian Rejewski]], [[Henryk Zygalski]], kaj [[Jerzy Różycki]]. Ĝis nun multaj konstruaĵo de la Universitato de Poznań estis disigita en lokoj apud la urbo. Ĉiuj institucioj kaj strukturoj de la universitato nun estas translokigataj al la universitatejo en Morasko. Ekde [[2006]] la Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj [[Komputiko]], [[Kemio]] kaj [[Geografio|Geografia]] kaj [[Geologio|Geologia]] Scienco jam funkcias en la nova ejo.
[[Dosiero:Uam poznan matematyka fizyka.jpg|thumb|300px|right|<small>Nova konstruaĵo de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kun Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komputiko</small>]]En 1920 fama sociologo [[Florian Znaniecki]] fondis la unuan polan fakultaton pri [[sociologio]] kadre de ĉi-tiu universitato, kiu estis unu el la unuaj tiaj fakultatoj en [[Eŭropo]]. La universitato estis fermita dum germana-nazia [[invado en Pollandon]] en 1939. Dum la jaroj 1941-1944 germana universitato laboris en la domoj de la universitato. Dum tiu tempo ĝi iĝis konspira Pola Universitato de Okcidentaj Teritorioj kaj laboris plejparte en Varsovio en privataj loĝejoj. La pola universitato estis remalfermita en multe pli malgranda formo nur post fino de la [[dua mondmilito]]. Ĝis 1955 ĝi estis oficiale nomita Universitato de Poznań. Tamen, ekde la jaro 1955 la Universitato estas nomita laŭ [[Adam Mickiewicz]], la plej granda pola [[romantikismo|romantikisma]] poeto de la unua duono de la 19-a jarcento. Post reformoj en 1950, la Medicina Fakultato kun la sekcio pri [[dentokuracado]] kaj la [[Farmacio|Farmacia]] Fakultato de la Universitato de Poznań estis tansformitaj al sendependa lerneja institucio, nome la ''Universitato de Kuracaj Sciencoj de Poznań''. Inter la plej konataj diplomiĝintoj de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań troviĝas matematikistoj kiuj deĉifris la germanan ĉifrilon [[Enigma]]: [[Marian Rejewski]], [[Henryk Zygalski]], kaj [[Jerzy Różycki]]. Ĝis nun multaj konstruaĵo de la Universitato de Poznań estis disigita en lokoj apud la urbo. Ĉiuj institucioj kaj strukturoj de la universitato nun estas translokigataj al la universitatejo en Morasko. Ekde [[2006]] la Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj [[Komputiko]], [[Kemio]] kaj [[Geografio|Geografia]] kaj [[Geologio|Geologia]] Scienco jam funkcias en la nova ejo.
 
[[Dosiero:Uam poznan matematykaPoznań fizykaNovuma.jpgJPG|thumb|300px|right|<small>NovaNovfilologia konstruaĵo de Universitato Adam MickiewiczFakultato en PoznańPoznano, kunkie Fakultatoj de Fiziko,okazas Matematikola kajInterlingvistikaj KomutikoStudoj</small>]]
== Interlingvistikaj Studoj ==
De 1997 en la universitato funkcias postgradaj Interlingvistikaj Studoj, sub la gvido de profesorino [[Ilona Koutny]], membro de la [[Akademio de Esperanto]]. La kursaro okazas ĉe la Novfilologia Fakultato, kaj havas duon-ĉeesta karaktero: estas du unusemajnaj sesioj ĉiujare, en februaro kaj en septembro, kun lecionoj kaj ekzamenoj, kaj intertempe la studentoj devas hejme studi kaj verki laboraĵojn kaj taskojn. La Interlingvistikaj Studoj daŭras tri jarojn. La lasta jaro estas dediĉata al specialistiĝo, kaj la studentoj devas elekti inter komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko kaj instru-metodiko. En la Studoj ĝis nun instruis interalie la profesoroj [[Vera Barandovská-Frank]], [[Marc Bavant]],[[Detlev Blanke]], [[Probal Dasgupta]], [[Nicolau Dols i Salas]], [[Michel Duc Goninaz]], [[Michael Farris]], [[Zbigniew Galor]], [[Ilona Koutny]], [[Katalin Kováts]], [[Ulrich Lins]], [[Aleksandr Melnikov]], [[Humphrey Tonkin]], [[Balázs Wacha|Blazio Wacha]], [[John Wells]], kaj spertuloj en siaj terenoj kiel [[Tomasz Chmielik]], [[Roman Dobrzyński]], [[István Ertl]], [[Aleksander Korĵenkov]], [[Zsófia Kóródy]], [[Maria Majerczak]], [[Bradio Moro]] kaj [[Barbara Pietrzak]].
 
Ekde 2014 la Universitato Adam Mickiewicz donas ETCS-kreditojn (laŭ la Sistemo de Transmeteblaj kaj Kunigeblaj Kreditoj, funkciantaj post la [[Bolonja Deklaracio]] de [[1999]]) al la Interlingvistikaj Studoj por la unua fojo. Ili ricevas la plej altan kvanton eblan por dua universitata ciklo: 120 ETCS-kreditojn.
 
== Instruista Trejnado ==
La specialistiĝo pri instru-metodiko kadre de la Interligvistikaj Studoj estas ankaŭ proponata de la Universitato Adam Mickiewicz kiel aparta kurso. Ĝi daŭras du semestrojn kaj disvolviĝas sub la gvido de [[Katalin Kováts]].
 
== Interlingvistika Simpozio ==
Ĉiun trian jaron, tuj post la unua sesio de nova grupo de la Interligvistikaj Studoj, la Universitato Adam Mickiewicz okazigas Interlingvistikan Simpozion. Du paralelaj preleg-sesioj, en Esperanto kaj en la pola aŭ angla, disvolviĝas en la Novfilologia Fakultato. Studentoj ĵus finintaj la Interlingvistikajn Studojn prezentas la esplorrezultoj por siaj diplomlaboraĵoj kaj kundividas la simpozion kun aliaj prelegantoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.amu.edu.pl/ Oficiala retejo de Universitato Adam Mickiewicz]
*[http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html Pri la interligvikajInterlingvistikaj studojStudoj en Esperanto.]
 
[[Kategorio:Universitatoj de Pollando|Poznan]]
1 211

redaktoj