Universitato Adam Mickiewicz: Malsamoj inter versioj

[[Dosiero:Poznań Novuma.JPG|thumb|300px|right|<small>Novfilologia Fakultato en Poznano, kie okazas la Interlingvistikaj Studoj</small>]]
== Interlingvistikaj Studoj ==
De 1997 en la universitato funkcias postgradaj Interlingvistikaj Studoj, sub la gvido de profesorino [[Ilona Koutny]], membro de la [[Akademio de Esperanto]]. La kursaro okazas ĉe la Novfilologia Fakultato, kaj havas duon-ĉeesta karaktero: estas du unusemajnaj sesioj ĉiujare, en februaro kaj en septembro, kun lecionoj kaj ekzamenoj, kaj intertempe la studentoj devas hejme studi kaj verki laboraĵojn kaj taskojn. La Interlingvistikaj Studoj daŭras tri jarojn. La lasta jaro estas dediĉata al specialistiĝo, kaj la studentoj devas elekti inter komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko kaj instru-metodiko. En la Studoj ĝis nun instruis interalie la profesoroj [[Vera Barandovská-Frank]], [[Marc Bavant]],[[Detlev Blanke]], [[Probal Dasgupta]], [[Nicolau Dols i Salas]], [[Michel Duc Goninaz]], [[Michael Farris]], [[Zbigniew Galor]], [[Ilona Koutny]], [[Katalin Kováts]], [[Ulrich Lins]], [[Aleksandr Melnikov]], [[Humphrey Tonkin]], [[Balázs Wacha|Blazio Wacha]], [[John Wells]], kaj spertuloj en siaj terenoj kiel [[Tomasz Chmielik]], [[Roman Dobrzyński]], [[István Ertl]], [[Aleksander Korĵenkov]], [[Zsófia Kóródy]], [[Maria Majerczak]], [[Bradio Moro]] kaj [[Barbara Pietrzak]].
 
Ekde 2014 la Universitato Adam Mickiewicz donas ETCS-kreditojn (laŭ la Sistemo de Transmeteblaj kaj Kunigeblaj Kreditoj, funkciantaj post la [[Bolonja Deklaracio]] de [[1999]]) al la Interlingvistikaj Studoj por la unua fojo. Ili ricevas la plej altan kvanton eblan por dua universitata ciklo: 120 ETCS-kreditojn.
1 211

redaktoj