Unihokeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Pli da detaloj
Linio 2:
'''Unihokeo''' (germane ''Unihockey'', angle ''Floorball'', svede/norvege ''Innebandy'', islande ''Bandý'', finne ''Salibandy'', estone ''Saalihoki'', litove ''Grindų riedulys'', indonezie ''Bola lantai'') estas relative juna teamsporto el la familio de la bastonpilkludoj. Ĝi devenas de la [[hokeo]], el kiu devenas ankaŭ la [[rulhokeo]] kaj la [[glacihokeo]]. Unihokeo estis kreita komune en [[Svedio]], [[Finnlando]] kaj [[Svislando]]. Temas pri ludo, kiu similas al la halhokeo, la [[glitpilkado]] kaj la [[glacihokeo]], ĉe kiu oni ludas ankaŭ malantaŭ la golejoj. Plej multe disvolviĝinta la unihokesporto kun dekmiloj da ludantoj kaj grandaj naciaj ligoj estas nuntempe en [[Svedio]], [[Finnlando]], [[Ĉeĥio]] kaj [[Svislando]]. Unihokeo nuntempe estas tendenca [[sporto]], kiu pli kaj pli populariĝas kaj precipe estas ŝatata okaze de la sporta instruado en la lernejoj. Por ĝia ludodinamiko kaj la rapide ŝanĝiĝantaj ludosituacioj la unihokeo apartenas al la plej rapidaj halsportoj. Ĝi facile lerneblas kaj estas bezonataj nur malmultaj ekipaĵoj, malmulte koste akireblaj, por ĝin ludi.
 
Unihokeo pratikiĝas kutime en [[gimnastiko|gimnastikejo]]. La hokeistoj ne portas apartajn protektantajn vestojn, krom la [[golulo]]j, kiuj aliflanke ne havas hokeilon kontraŭe al la aliaj. La pilko estas malpeza: 23 [[gramo]]j.
 
[[Kategorio:Pilkosportoj]]
[[Kategorio:Sporto]]