UK 1967: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''52-a Universala Kongreso de Esperanto''' okazis somere de la jaro [[1967]] en [[Roterdamo]], [[Nederlando]]. Ĝi havis 1265 aliĝintajn partoprenantojn. Antaŭe la kongreso estis planita por [[Tel-Avivo]], [[Israelo]].
 
=== La translokiĝo el Israelo al Nederlando ===
Jam de longe la judoj en Palestino/Israelo - unuafoje en [[1944]] - deziris inviti la esperantistojn al Universala Kongreso. En [[1967]] la revo ŝajnis plenumiĝi, sed la politika evoluo disbatis ĝin. Ĉar fariĝis verŝajne ke eksplodos milito inter Israelo kaj arabaj najbaroj, la Estraro de UEA en majo decidis: la kongreso okazu en [[Roterdamo]], la urbo de la [[Centra Oficejo]].
 
Linio 10:
[[Josef Ŝemer]], nun konata israela esperantisto, rememoras ke tiam li estis 17-jara kaj vizitadis la Esperanto-klubon en Tel-Avivo. Tie li renkontis la plej multajn LKK-anojn, kiel [[Isaj Dratwer]], kvankam li mem ne kunorganizis. La klubkunvenoj okazis ĉiam dimanĉe, tial la Sestaga Milito, kiu komenciĝis lunde kaj finiĝis sabate, ne ĝenis la kunvenan tradicion. Kun siaspeca humuro Josef Ŝemer aldonas: "Eble la israela registaro planis la militon tiel, por ne interrompi la klubkunvenojn..."
 
=== Teatraĵoj prezentitaj ===
* [[Internacia Arta Teatro]]
** [[Taso da kafo]] de [[Ivan Cankar]]. Rolis [[Srdjan Flego]].