Blankula superismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Aldonis ligilojn
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Linio 1:
'''Blanka supereco''' estas ideologio kaj socia sistemo de [[Blankulo|blanka]] regado super neblankaj homoj.
 
Oni ofte limigas ĝian difinon al evidente [[rasismo|rasismaj]] grupoj, kiaj [[Ku-Kluks-Klano]], la [[Nazioj]], la [[alt-right|nova usona alternativa dekstro]], ktp. Laŭ tiu mallarĝa difino, blanka supereco estas la konscia kaj praktikata kredo, ke blankuloj estas superaj al neblankuloj laŭ iuj karakteraĵoj, trajtoj, kaj atribuaĵoj ol homoj el aliaj rasoj, kaj ke blankuloj tial politike, ekonomie kaj socie regu neblankulojn. Sed akademie, ĝi ankaŭ inkludas tian regadon mem, sendepende de la motivoj aŭ konscio. En akademiaj kontekstoj, speciale tiaj bazitaj je [[kritika ras-teorio]], ĝi estas politika aŭ soci-ekonomia sistemo, kie blankuloj profitas strukturan avantaĝon ([[privilegio]]n) super aliaj etnoj, ĉu kolektive aŭ individue.
 
Blanka supereco do povas manifesti en leĝoj ([[Jim Crow]], [[apartheid]], la [[traatlantika sklavkomerco]]), genocidoj ([[Holokaŭsto]]), aŭ simple en sociaj praktikoj (psika juĝo de neblankuloj kiel malsuperaj, kondukante al [[diskriminado]], plej ofte negebla kaj sekve neprocesebla).