Mamlukoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
La armea gvidanto Bajbars ([[1260]]-[[1277]]) eluzis la venkon por mem transpreni la regadon de Egiptio. Li fortigis sian regan pozicion en Egiptio kaj Sirio, komencis forpeli la [[Frankoj|frankajn]] [[kruc-kavaliroj|kruc-kavalirajn]] armeojn el okcidenta Azio, konkeris la urbon [[Antioĥio]]n dum [[1268]] kaj ankaŭ okupis [[Nubio]]n. Dum [[1261]] Baibars en [[Kairo]] nomumis [[Abasidoj|abasidan]] [[Kalifo|kalifon]], kiu legitimigu la mamelukan regadon. Malgraŭ ĉiuj politikaj sukcesoj li tamen ne sukcesis garantii al sia filo la transprenon de la regado post la propra morto. Nur post du-jara regado la filo dum la jaro [[1279]] estis forpuĉita fare de mameluka gvidanto, kiu komencis la dinastion ''Bakri'' ([[1279]]-[[1382]]).
 
Ankaŭ la regantoj de la dinastio ''Burgija'' ([[1382]]-[[1517]]) komence sukcesis defendigi la limojn de la granda mameluka regno. Sed pro la grandaj impostoj pro multaj militoj, pri misrikoltoj, amasa malsato kaj amasa morto pro la [[pesto]]-epidemioj la lando Egiptio ekhavis pli kaj pli severajn ekonomiajn problemojn. Ĉar la mamelukoj ankaŭ rifuzis transpreni la "maldignajn" modernajn pafilojn, kiuj intertempe estis tre ŝanĝintaj la militadon en Eŭropo, ilia regno fine inter [[1516]] kaj [[1517]] konkeriĝis fare de la [[Osmana Imperio]] dum la [[Otoman–Mameluka Milito (1516–17)]]. La reganta sistemo de armeaj sklavoj tamen ankaŭ sub osmana regado pluekzistis.
 
=== Dua regado ===