Otomana Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
=== Fondiĝo ===
La imperio estis fondita en la jaro [[1281]] de la tribestro [[Osman la 1-a]], [[bejo]] el unu el la [[Turkio|turkaj]] triboj en [[Malgranda Azio]]. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia propra nomo.
 
La [[Otomana dinastio]] estis formata de la membroj de la imperio Domo de Osmano (osmanide |خاندان آل عثمان, Ḫānedān-ı Āl-ı ʿOsmān; turke Osmanlı Hanedanı). Laŭ la Otomana tradicio, la familio originiĝis el la tribo Kayı, nome branĉo de Oguzaj Turkoj, sub Osman la 1-a en nordokcidenta Anatolio kaj regis en la Otomana Imperio el 1299 al 1922 komence per patriarko kaj nomiginto Osman la 1-a (nekalkulinte lian patron Ertuğrul), kvankam la dinastio ne estis proklamita ĝis la filo de Osman Orhan deklaris sin mem [[sultano]] kaj, kiel oftis kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento tiame, nomigis la dinastion kaj regnon laŭ sia patro.
 
En [[1299]], [[Osman la 1-a]] konkeris la bizancan urbon Mokadeno, la nuntempa [[Bilecik]]. Tiu dato estas la komenciĝo de la otomana imperio kaj de la unua vera otomana armeo. Ĝis sia morto en la jaro [[1326]] Osman la 1-a konkeris plurajn aliajn urbojn kaj fortikaĵojn bizancajn, same kiel iujn najbarajn turkajn princlandojn.