Regiono Malsupra Rejno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Locator map Niederrhein in Germany.svg|eta|<center>situo de la Regiono Malsupra Rejno en Germanio]]
[[Dosiero:Niederrhein-region-map.png|eta|maldekstra|300px|<center>mapo de la regiono]]
La '''Regiono Malsupra Rejno''' - [[germane]] '''Region Niederrhein''', [[nederlande]] ''regio Nederrijn'' - germane ofte pli mallonge simple nomata ''der Niederrhein'', estas regiono en la okcidento de [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Nordrejn-Vestfalio]] de [[Germanio]], kiu limas al [[Nederlando]].

==Nomigo kaj riveroj==
Ĝi evidente havas sian nomon de la riverego [[Rejno]], kiu de sudoriento al nordokcidento vojas tra la regiono, sed indas atenti ke el geografia difino la [[Rejno#Malsupra Rejno|parto "malsupra Rejno" de la rivero]] jam komenciĝas iom pli sude tie, kie de oriento la rivereto [[Sieg]] proksime de [[Bonno]] enfluas la Rejnon: tie finiĝas la iom pli suda mezalta montaro [[Siebengebirge]] kaj komencigas la Mezeŭropa Malaltebenaĵo, kaj la riveraj bordoj, kiuj sude de tiu punkto estas kadrigataj per pitoreskaj deklivoj foje tre proksimaj al la riverbordo, foje (kiel ĉe la montareto [[Odenvaldo]] en [[Hesio]] iom pli distancaj), norde de la punkto estas parto de vasta ebenaĵo. Kvankam oftas la kutimo dividi riverojn al partoj "supra" ĉe la fonto, "meza" kaj "malsupra", konsiderante ke ĉiu rivero fluas malsupren, senkonsidere ĉu la bordo de la malsupra riveroparto estas kadrigata per montoj aŭ ne, ĉi-kaze la ĉirkaŭrivera pejzaĝo vere estas geografie "malsupra", "malmonta" kaj plene ebena.
 
==Konsisto==