Rijeko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fotoj
Linio 138:
Unu el la temoj kiuj plie malhelpis la pactraktatojn per kiuj finis la [[Unua Mondmilito]] estis la intencoj de [[Italio]] akiri teritoriojn de orienta [[Adriatiko]] kun certe iome da itala populacio aŭ historio, sed ene de tutslava areo, kiun deziris ankaŭ la naskanta nova ŝtato [[Jugoslavio]] (ankoraŭ ne laŭ tiu nomo). La ĉefa problemo estis Rijeko (tiam Fiume, signige simple rivero), kies [[haveno]] ne estis atribuita al Italio fare de la venkintaj aliancanoj en sekreta traktato de 1915, kvankam majoritato de ties populacio estis italdevena. Fine de oktobro de 1918, kroataj rotoj okupis la urbon, sed la itala populacio reagis kreante Nacian Konsilantaron, kiu petis helpon de najbaraj italaj rotoj. Venis konfuzaj monatoj, kiujn la aliancanoj klopodis mildigi per kuna militokupo kaj diplomatia solvo. Usona prezidento Wilson proponis ke Jugoslavio okupu sudon de Istrio kaj Rijekon. La itala delegitaro abandonis la konferencon reage. Posta propono de franca Tardieu konvertis la urbon en sendependa urboŝtato sub kontrolo de Societo de Nacioj kaj oni donis al Italio la tutan Istrion, dum al Jugoslavio la reston de Dalmatio, sed kaj italoj kaj jugoslavoj malakceptis la proponon.
 
En tiu kunteksto, sekve de itala populara reago, la 12an de septembro de [[1919]] malgranda privata (neŝtata) armeo de ĉirkaŭ 2,600 italoj naciismaj estre de la poeto [[Gabriele D'Annunzio]] okupis la urbon, kiu estis abandonita de la aliancanaj trupoj. Tiuj italaj trupoj deklaris propran ŝtaton, konstitucion kaj preparis aliĝon al Italio, kiu siaflanke ne akceptis tiun faron, kompreneble malakceptata ankaŭ de [[Belgrado]]. Sed ambaŭ landoj devis negoci novan landlimon kun Fiume agnoskita kiel libera urbo de ambaŭ flankoj per la traktato de Rapallo ([[12a de novembro]] [[1920]]). Tion malakceptis la naciismaj italoj kaj D'Annunzio memproklamita diktatoro de Fiume, deklaris militon al sia propra lando! Devis esti la itala armeo kiu iris kontraŭ li: fakte bombardis la palacon de D'Annunzio, kiu kapitulacis. La urboŝtato restis sub itala okupo ĝis kiam Jugoslavio akptis la fakton de italigo (Traktato de Romo, 27an de januaro de 1924).<ref>Julio Gil Pecharromán, “La cuestión de Fiume” en ''El silencio de las armas''. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 16 por la du lastaj paragrafoj.</ref> Ĝis la fino de la [[Dua Mondmilito]].
[[Dosiero:Crkva Presvetog Srca Isusova casnih sestara sv Kriza Rijeka 06062012 2 roberta f.jpg|eta|<center>Kirko en Rijeka]]
 
== Vidindaĵoj ==
* Urboturo