Esperanto-Asocio de Finnlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Polurinda}}
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Polurinda}}
Suomen Esperantoliitto, Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kunordigas la agadon de finnlandaj esperantistoj kaj celas disdoni informojn pri la internacia lingvo en Finnlando kaj progresigi la uzadon de esperanto. EAF estas landa asocio de Universala Esperanto-Asocio.
 
Esperanto-Asocio de Finnlando estas fondita en 1907. Al ĝi apartenas nuntempe 12 membro-organizoj, el kiuj 9 estas lokaj esperanto-kluboj, kaj ĉirkaŭ 500 membroj. Esperantistoj troviĝas en dekoj da urboj kaj vilaĝoj en ĉiuj partoj de Finnlando (vd. grupoj).
 
La nova oficejo de la asocio situas en la adreso Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, proksime al placo Hakaniementori kaj la preĝejo de Kallio (tramoj 1, 2, 3, 6, 7; metrohaltejo Hakaniemi). ĝi estas malfermita marde je 17-19. Dum aliaj tempoj deĵoras telefona respondilo, se hazarde iu aktivulo ne enestas. La telefonnumero estas (+ 358 9) 715 538. Gastoj estas kore bonvenaj.
 
La prezidanto de la asocio estas Anna Ritamäki. Kontaktadreso vd. estraro.
 
La asocio aranĝas ĉiujare vintrajn tagojn en marto kaj aŭtunajn tagojn en septembro. La vintraj tagoj enhavas ankaŭ la jarkunvenon de la asocio. Informoj en la kalendaro.
Retadresoj:
La asocio administras ttt-ejon esperanto.fi en kiu membro-societoj kaj aliaj grupoj povas havigi al si spacon kaj disvastigi siajn informojn. Kontaktu: prizorganto@esperanto.fi Por membro-societoj de EAF tio estas senpaga, la aliaj petu oferton de la estraro de EAF.
 
ĉu vi volas propran retpoŝtan adreson kun finaĵo @esperanto.fi?
Se vi jam havas retpoŝtan adreson, eblas ligi vian esperantan adreson en formo via.nomo@esperanto.fi al via nuna adreso, tiel, ke vi ricevos la mesaĝojn al via nuna adreso. Tio kostas por vi 50 mk jare. Ne gravas se via kutima retpoŝta adreso ŝanĝiĝas: via esperanta adreso daŭre resendas al vi la mesaĝojn, se vi nur informas la novan adreson al la prizorganto: prizorganto@esperanto.fi
 
Eblas havi ankaŭ propran poŝtkeston ĉe esperanto.fi Por tio necesas havi aliron al interreto pere de alia servilo, i.a. en via hejmo aŭ laborejo. Tio kostas por vi 17 eŭroj jare.
Pli da informoj: prizorganto@esperanto.fi (Ne forgesu mencii vian retpoŝtan adreson).
 
Eldonaĵoj:
Esperanto-Asocio de Finnlando estas ankaŭ eldonanto. La asocio eldonis esperantlingve la finnan nacian epopeon Kalevala kaj Muminvalon. La asocio vendas ankaŭ Finnan-Esperantan vortaron kaj la originalan novelaron Kie boacoj vagadas de finna aŭtorino Eija Salovaara. Vd. liston la vendataj varoj.
 
La organo de la asocio nomiĝas Esperantolehti - Esperanta Finnlando.