Diskuto:Geografio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Ĉu la vorto "geografiisto" ne pli valoras ol "geografo"??? Mi kredas geografiiston pli normala!!
 
Pensu ankaŭ pri speleologo [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:36, 30. Mar 2006 (UTC)
 
------------
Mi ne povis trovi la esperantan nomon por Myanmar (Angle) antaŭe Birmo. Mi ĝin skribis kiel Mjanmaro.
Ĉu la nomoj de la kontinentoj devas esti en abocordo (alphabetical order?)
Mi kredas, ke la nomo por "Korea" devas esti Koreo, ne Koreio. Ĉu mi prava s?
Mi ĵus vidis en la Esperanto-adresaro, ke ili uzas "Koreio," sed du votaroj donas "Koreo." Kion ni faru?
 
:Mi scias ke Koreio estas la ĝusta vorto por angle:Korea. Mi vidis filmon de la UK-o en tiu lando kaj ĉiuj uzis "Koreio" por la landnomo. M i ne havas ideon pri Myanmar. --[[:Chuck SMITH|Chuck SMITH]]
 
Sed ankaŭ la PMEG havas Sud-Koreo kaj Nord-Koreo, kaj diras, ke la ĉefurbo de Birmo estas Mjanmao. Vidu [[:http://www.bertilow.com/pmeg/pmeg10/zmq.php|http://www.bertilow.com/pmeg/pmeg10/zmq.php]] [[:Werner Moeller|Werner Moeller]]
 
"Kore-o" estas homo korea, "Kore-io" estas la nacio korea. --[[:Stefano KALB|Stefano KALB]]
 
----
 
Demandeto pri urbonomo... Ĉu "Losanĝeleso" aŭ "Losanĝelo" por "Los Angeles"? Aliloke mi (ĝis nun) vidis nur "Losanĝeleso", sed "Losanĝelo" troviĝas en kelkaj paĝoj ĉi tie ([[:Usono|Usono]], [[:Naomi C ampbell|Naomi C ampbell]], kaj [[:Elizabeth Taylor|Elizabeth Taylor]]), kaj "Los-Anĝeles" en unu paĝo ([[:Molokanismo|Molokanismo]]). Serĉante aliloke en la interreto, mi trovas eĉ "Los-Anĝeleso" kaj "Los Anĝeleso". Plej bona, laŭ mi, estas "Losanĝeleso" (simple unuvorta, kaj konservinta ĉi un literon), sed mi volis demandi aliulojn antaŭ ol oni devus (re)reŝanĝi ĉiun riferencon. --[[:Brion VIBBER|Brion VIBBER]]
 
Peter Benson, en Comprehensive English-Esperanto Dictionary" p.307 diras "Los-Anĝeleso." [[:Werner MOELLER|Werner MOELLER]]
 
Dankon. (Ŝajne mi devas mendi e kzempleron de tiu! Mi havas nur la vortaron JC Wells, kiu ne entenas multe da geografiaĵoj.) Ĉu ankaŭ San-Francisko, San-Diego, ktp? --[[:Brion VIBBER|Brion VIBBER]]
 
"Losanĝelo" devenas de la Esperanto->Angla vortaro de Montague BUTLER, kiu ŝajne preferas vortojn de malmultaj silaboj. -- [[:Stefano KALB|Stefano KALB]]
 
"Los-Anĝeleso" (kaj, alternative, "Losanĝeleso") estas proponita de la [[:PMEG|PMEG]]. Laŭ [[:Google|Google]], "Los-Anĝeleso" klare estas la plej preferata formo en la reto. -- [[:Stefano KALB|Stefano KALB]]
----
 
Wow! Mi ŝatas la bun tajn kontinentajn mapojn. Bonege! [[:Werner Moeller|Werner Moeller]]
:Dankon! Mi trapasis kelkajn horojn per laboro je tiuj... Mi baldaŭ finos [[:Afriko|Afrikon]]. Hmm, kion vi pensas; ĉu mi aldonu la nomojn de grandaj urboj, riveregoj, ktp? Almenaŭ ĉefurboj estas troveblaj en esperantigita literumado ĉe [http://www.bertilow.com/lanlin/ Bertilo], sed mi ne volas troplenigi la mapojn. (Ankaŭ: bonvolu notigi min pri ia ajn fuŝaĵo en la mapojn, mi korektos.) --[[:Brion VIBBER|Brion VIBBER]]
 
----
Helpon! Kion fari kiam nomoj "kolizias"? Alklaku egzemple "Ĝavo" sub "Insuloj" ([[:Geografio|Geografio]]) kaj "kruco" sub la artikolo pri "[[:Skandinava kruco|Skandinava kruco]]". --[[:Bjørn A. BOJESEN|Bjørn A. BOJESEN]]
 
:La plej simpla solvo, mi pensas, estas disigi la du (aŭ plurajn) sencojn per rondaj krampoj: [[:Ĝavo (programlingvo)|Ĝavo (programlingvo)]] kaj [[:Ĝavo (insulo)|Ĝavo (insulo)]] ktp. [[:Ĝavo|Ĝavo]] do povus listi ambaŭ, sed kutime oni ligus rekte al <nowiki>[[Ĝavo (programlingvo)|Ĝavo]] aŭ [[Ĝavo (insulo)|Ĝavo]]</nowiki> laŭ la ĉirkaŭteksto. Aŭ ebla la krampoj ne necesas? Ĉu [[:Ĝavo insulo|Ĝavo insulo]] ktp estas sufiĉe belaspekta? --[[:Brion VIBBER|Brion VIBBER]]
 
:: Rondaj krampoj pli belas, laŭ mi. Tiu mesaĝo estas nur por doni mian opinion kaj kreskigi la statistikojn favore al iu uzo :-) --[[:Nicolas STAMPF|Nicolas STAMPF]]
----
GRAVA! Nun mi navigiligis preskaŭ ĉiujn jamajn geogragiajn ejojn, laŭ la formulo "geografio > [kontinento] (> [subkontinento) (> [regiono] (> [subregiono])) > lando (> [landparto]) (> [regiono] (> [provinco]) (> [urbo] (> [urboparto] (> [strato]))" aŭ "geografio > [aĵo (maro, monto, ktp] > ?". Bv. vidi egzemple [[:Manhattan|Manhattan]], [[:Ŝetlandaj Insuloj|Ŝetlandaj Insuloj]], [[:Baltmaro|Baltmaro]], [[:Rusio|Rusio]] kaj [[:Eŭskio|Eŭskio]].
Estis sufiĉe granda laboro, sed mi vere kredas, ke ĝi plifaciligas la navigon inter artikoloj prilokaj.
Tial mi petas ĉiun, kiu intencas skribi pri IU AJN EJO - ĉu lando, ĉu butiko, ĉu monto - BV. SAMTEMPE FARI NAVIGILON laŭ la supra formulo!!! Se vi samtempe povus aldoni flagon (vd. [[:Nomoj de titoloj|Nomoj de titoloj]]. Facile troveblas je http://www.fotw.net, kaj 100-bilder-altigeblas per iu ajn desegnoprogramo) aŭ heraldikaĵon, estus vere bonege. Tio ŝparus perfektemulojn kiel mi por multege da laboro! :-)
 
Mi intencas fari similan navig-sistemon por ĉiuj lingvoj, sed nun tro lacas! ;-)
Ĉu plaĉa ideo?
 
[[:Bjørn A. BOJESEN|Bjørn A. BOJESEN]]
 
----
Bonvolu vidi la paĝon [[:Por Aldoni Nacion|Por Aldoni Nacion]].
 
-[[:Stefano KALB|Stefano KALB]]
 
----
 
Mi aldonis multajn artikoletojn pri ĉiuj geografiaj objektoj (montoj, maroj, riveroj, ...) kun difinoj kaj listoj kaj samloke, en la dua nivelo, ligis ilin kun la konkretaj objektnomoj. Al mi ŝajnas ke estos pli oportune havi sur la ĉefpaĝo pri Geografio, nur ligilojn unuagradajn: objektoj, sciencoj k.s. Eĉ la liston de la landoj dislokigi sub la artikolo "Landoj", liston de urboj - sub la artikolo "Urboj", k.t.p. Kion vi pensas pri tiaj ŝanĝoj ?
 
[[:Avtandil ABULADZE|Avtandil ABULADZE]]
----
 
Mi tute samopinias. Eĉ oni ne bezonas propran listigon de urboj, krom la plej grandaj: Aliajn oni povas trovi sub la ĉiukaza lando.
Do, ni ŝanĝu baldaŭ, se pli ol ni konsentas. --[[:Bjørn|Bjørn]]
 
Mi ankaŭ konsentas --[[:Stefano KALB|Stefano KALB]]
 
Kion vi pensas pri havi la liston de la 20 plej grandaj urboj en la ĉefa paĝo de Geografio kaj havi kompletan liston de urboj en la paĝo de [[:urboj|urboj]] laŭ lando? --[[:Chuck SMITH|Chuck SMITH]]
 
----
 
Ĉu eblas ligi ĉi tie al temoj kiel [[:latitudo|latitudo]], [[:meridiano|meridiano]], ktp? Kaj mi kreis artikolon por [[:Arkta Cirklo|Arkta Cirklo]]. Ĉu eblas ligi al tiaj aferoj? Mi ne scias kien aldoni tiajn aŭ kiujn subartikolojn krei por tio. --[[:Jacob SCHWARTZ|Jacob SCHWARTZ]]
 
----
Du demandoj !!!
 
1. Mi aldonis al la artikolo pri [[:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj|Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj]] ligilon "Priparolu", sed ĝi direktas min al "Tabelludoj\Priparolu". La saman okazon mi havis ankaŭ antaŭe. Kio okazas ?
 
:La ligilo estis <nowiki>/[[Priparolu]] anstataŭ [[/Priparolu]]</nowiki>. Ŝajne oni -- nu, mi mem estas la kulpulo! -- alidirektis la paĝon [[:Priparolu|Priparolu]] al [[diskuto:Tabulludoj]] pro simila antaŭa ligilfuŝeto ĉe [[:Tabulludoj|Tabulludoj]]. Tion mi malfaris. --[[:Brion VIBBER|Brion VIBBER]]
 
2. Mi intencis demandi al vi jenon:
 
Al la suprenomita artikolo mi aldonis la tekston, tie estis nur la ligiloj por arabaj emirlandoj: [[:Abu-Dhabi|Abu-Dhabi]] - [[:Ajman|Ajman]] - [[:Dubaj|Dubaj]] - [[:Ras al-Khajma|Ras al-Khajma]] - [[:Ŝarjaj|Ŝarjaj]] - [[:Umm al-Qajwajn|Umm al-Qajwajn]] - ; La nomoj al mi ŝajnas eraraj, mi ne trovis ĝustajn signifojn en iu fonto.
 
Miaj proponoj estas : [[:Abu-Dabio|Abu-Dabio]] - [[:Dubajo|Dubajo]] - [[:Aĵmano|Aĵmano]] - [[:Fuĵajro|Fuĵajro]] - [[:Ras-al-Ĥajmo|Ras-al-Ĥajmo]] - [[:Ŝarĵao|Ŝarĵao]] - [[:Um-al-Kajvano|Um-al-Kajvano]]. Rimarku, ke mi preferis konservi la literon "ĵ" anstataŭ la angla "j" (Ajman, Sharjah, Fujaira) pro la grafika simileco, ol la samsonan "ĝ" (Aĝman, Ŝarĝa ... aspektas pli malbele).
 
Viaj komentoj ... [[:Avtandil|Avtandil]]
 
:2. Mi konsentas. Estas mi la kulpulo! Mi klopodegis alŝuti ĉiujn flagojn de Azio, kaj estis tiom lacigita ke mi nur rapide devis elekti iajn nomojn por la emirlandoj. Tion mi faris modifante nur ete la Angl-Araban ortografion, sed ŝajne, tro haste kaj senpense... Do, bonvolu!
 
--[[:Bjørn|Bjørn]]
Reiri al la paĝo "Geografio".