Janez Drnovšek: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korektis daton
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Janez Drnovšek''' (naskiĝis la {{daton|17|majo|1950}}), [[Slovenio|slovena]] ŝtatprezidanto.
 
Drnovšek prezidis Jugoslavion en [[1989]] kaj [[1990]] kaj inter [[1992]] kaj [[2002]] la slovenan registaron kaj en [[2004]] fariĝis ŝtatprezidanto.
 
Li uzas sian pozicion por diversaj humanismaj entreprenoj. Li iniciatis intertraktojn inter la serba registaro kaj kosovanoj; li engaĝiĝis por helpi la endanĝerigitan popolon de Darfur en Sudano starigi tendaron por rifuĝintoj; kaj li klopodis venigi al intertraktoj en Slovenio la sudanan registaron kaj reprezentantojn de la ribelantoj.
 
En Slovenio li fondis movadon por justeco kaj evoluo kiel neregistaran organizaĵon. Li vizitis Israelon, kie li renkontiĝis kaj kun judaj kaj kun palestinaj gvidantoj kaj klopodis persvadi ilin plu intertrakti por trovi pacan interkonsenton.
 
Drnovšek diras: „La vivo estas momentoj de la nuno. Se ni helpas al aliaj homoj, ni sentas, ke nia vivo havas sencon. Se ni ne ŝarĝas nin per tro da zorgoj kaj postuloj, ni estos kvietaj kaj ni ne malsanos. Se ni komence ordigos nin kaj nur poste klopodos ordigi aliajn, ni eble estos sukcesaj. Se ni ne mensogos al ni mem kaj al aliaj, la mondo estos multe pli simpla. Kaj en tia mondo ni povos esti feliĉaj.”
 
{{el Monato2|Drnovšek|Zlatko Tišljar}}
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1950|Drnovšek]]
[[Kategorio:Slovenaj politikistoj|Drnovšek]]
 
[[ar:جانيز درنوفسيش]]
[[bs:Janez Drnovšek]]
[[de:Janez Drnovšek]]
[[es:Janez Drnovsek]]
[[fr:Janez Drnovšek]]
[[gl:Janez Drnovšek]]
[[ko:야네즈 드르노브셰크]]
[[id:Janez Drnovsek]]
[[it:Janez Drnovšek]]
[[nl:Janez Drnovšek]]
[[nn:Janez Drnovšek]]
[[pl:Janez Drnovšek]]
[[pt:Janez Drnovšek]]
[[ro:Janez Drnovšek]]
[[sl:Janez Drnovšek]]
[[sr:Јанез Дрновшек]]
[[sv:Janez Drnovšek]]
[[zh:雅内茨·德尔诺夫舍克]]