Dio de la Abrahamaj religioj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Eternulo''' estas la ununura [[dio]] de la [[judoj]], la Dio de
la [[Biblio]] kaj la [[Korano]], de [[judismo]], [[kristanismo]]
kaj [[islamo]], de duono de la homaro. Arabe li nomiĝas
''Allah'', same por islamanoj, judoj kaj kristanoj; tio do ne estas aparte islama nomformo. Laŭ multaj kristanoj (sed ne por ĉiuj), li estas la [[Sankta Triunuo]]. Laŭ [[gnostikismo]], li ja kreis la mondon, sed li estas nur malbona [[demiurgo]], ne la Plejalta Dio.
 
Unu alinomo por la Eternulo estas [[Jehovo]], esperantigo de
''YHWH''. Ĝi ne estas lia vera nomo kaj [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] neniam
uzis ĝin en lia traduko de la Biblio; li uzis la vorton "Eternulo". Zamenhof skribis: "La sole ĝusta traduko por 'Jehovah' estas 'la Eternulo'."
 
Kvankam [[kristanoj]] kaj [[islamanoj]] rekonas la Eternulon, la Dion de
[[Moseo]], kiel sian Dion, la [[judoj]] ne nepre kredas, ke la Dio de kristanismo kaj islamo estas la sama Dio, kiun ili servas. Nur kristanoj (krom kristanaj [[unitarismo|unutarianoj]]) rekonas [[Jesuo Kristo|Jesuon Kriston]] kiel la Eternulon enkarnigitan.
 
Interalie, la Eternulo estas ununura, senkorpa, ĉiopova, ĉioscia kaj
eterna. Li kreis la teron kaj la ĉielon. Li komunikas al homoj
per [[profetoj]], [[anĝeloj]], sanktaj skriboj, kaj preĝoj. Li
donas moralordonojn al homoj kaj, post la [[Tago de Juĝo]], li
rekompencos la bonulojn kaj punos la malbonulojn. [[Jesuo Kristo]] estas Lia Filo (laŭ kristanismo) kaj unu el la profetoj (laŭ islamo), antaŭulo de [[Mohameto]], Lia lasta Profeto (laŭ islamo).
 
Spite de lia origino kiel provinca dio de gento malgranda kaj
malfeliĉa (la [[judoj]], sklavigita de [[Egipto]],
transloĝigita al [[Babilonio]], kaj dispelita de [[Romio]]), la
Eternulo venkis la diojn de la imperioj kaj eĉ la diojn de la
[[filozofoj]].
 
Tri ecoj distingas kaj grave helpis la karieron de la Eternulo:
li estas <em>tre ĵaluza</em>, <em>severe morala</em> sed ankaŭ
<em>intime persona</em>. Esence li estas strikta sed kompata
patro, ne iu senkora aŭ abstrakta reganto de la universo.
 
'''Tre ĵaluza:''' Lia unua ordono al [[Moseo]] estis ''Ne
ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi''. La plimulto de dioj nur
regas limigitan sferon (rikolto, maro, nasko, ktp) kaj afable
toleras kaj dividas la diservon de homoj kun aliaj dioj. Pro tio,
eĉ hodiaŭ [[Hindio]] servas multajn diojn. Sed la Eternulo,
spite de lia malalta origino kiel juda dio, ne tiel sin limigas
kaj ne tiel toleras: lia sfero ne nur estas la pluvo aŭ la semo,
sed la tuta universo. Kaj li deziras ne nur laŭritan servon de la
buŝo kaj la genuo, sed de la tuta homo: ''per via tuta koro kaj per
via tuta animo kaj per via tuta menso''.
 
Plue, li tute ne toleras servon al aliaj dioj, sed deziras
la frakasadon de idoloj, deziras ekskluzivan servon. Li estas
ĵaluza kiel edzino kaj eĉ komparas la servon al aliaj dioj al
adulto, malfideleco, malĉasteco.
 
'''Severe morala:''' Malsimile al multaj aliaj dioj, la Eternulo
ne uzas sian grandan potencon kiel pretekston por esti kaprica kaj
egoisma, sed li estas dio severe justa kaj morala, kiu
deziras la samon de siaj kredantoj. Por kristanoj kaj judoj, lia
moralo estas resumita en la [[Dekalogo]]. Por kristanoj kaj
islamanoj, la graveco de lia moralo estas substrekita en la
institucio de [[infero]] kaj la [[Tago de Juĝado]]. Sed kun tia
severeco estas ankaŭ kompato:
 
'''Intime persona:''' Servo al la Eternulo ne nur estas afero de
timo kaj rito, se ankaŭ de preĝado kaj amo. Ĉar la Eternulo ne
estas io abstrakta aŭ senkompata, sed vivanta persono ("la
vivanta Dio" li sin nomas), kiu amas kaj zorgas pri siaj kredantoj
(kaj eĉ nekredantoj). Li instruas per profetoj kaj sanktaj skriboj
([[Biblio]], [[Korano]]), li korektas kaj punas -- ne pro kaprico,
sed pro amo, kaj paradokse pro kompato, kiel bona patro. Liaj kredantoj povas
preĝi rekte al li. [[Jesuo Kristo]] nomis lin ne nur "Patro", sed
eĉ ''abba'' ("paĉjo").
 
Laŭ [[modernismo|modernistoj]] (ekzemple [[Bertrand Russell]]),
la Eternulo estas tro kruela kaj netolerema (infero,
gentomortigado, puno de patro per siaj infanoj, ktp) por esti
justa, tro erarema (ekzemple, la kontraŭdiroj kaj
kontraŭsciencaj "veroj" de la Biblio) por esti vera kaj
ĉioscia, kaj tro supernatura (la [[miraklo|mirakloj]] kaj [[sakramento|sakramentoj]], ktp) por esti reala. Li nur estas fantazio de iu ĉiopova patro en la ĉielo.
 
'''Vidu ankaŭ:''' [[Satano]], [[abrahamismo]], [[Zeŭso]], [[Aŝtar]]
 
[[Kategorio:Religio]]
 
[[de:Lord]]
[[en:Lord]]
[[fr:Seigneur]]
[[sv:Adelsman]]
[[zh:勳爵]]