Logiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Aristotelo_01.jpg|right]]
'''Logiko''' (el la [[malnovgreka lingvo|malnovgreka]] [[logos|λόγος]] [LOgos] (vorto, diraĵo)) estas branĉo de [[matematiko]] kaj de [[filozofio]], kiu okupiĝas pri '''racia rezonado'''. Tradicie ĝi estas dividita en du ĉefajn branĉojn: la '''deduktiva logiko''' kaj la [[induktiva logiko]]. Tamen, la vorto ''logiko'' plej ofte nur signifas ''deduktiva logiko'', ĉar multaj modernaj logikistoj ne konsentas, ke induktiva logiko apartenas al logiko. La resto de ĉi tiu artikolo temas nur pri ''deduktiva logiko'' (de nun simple nomata ''logiko'').
 
Logiko estas la [[studo]] de la '''valideco''' de '''[[argumento]]j'''. Argumento konsistas el du partoj: la '''[[premiso]]j''' kaj la '''[[konkludo]]'''. Ĝi estas nomata valida, se la vereco de la premisoj entenas la verecon de la [[konkludo]]. Oni ankaŭ povas diri, ke ĝi estas valida, se estas neebla, ke la konkludo malveras kiam la premisoj veras.
 
Logikistoj uzas aron de specialaj [[simbolo]]j por pli preciza reprezento de [[propozicio]]j, ĉar ordinara [[lingvo]] ĉiam estas iom ambigua. [[Ekzemplo]]j de tiaj [[signo]]j estas → ("entenas", "nur se"), ∧ ("kaj"), ∨ ("aŭ"), ∃ ("ekzistas"), ∀ ("ĉiuj") kaj ordinaraj literoj (a,b,c,...; P,Q,R,...). Permesitaj kombinoj de tiaj simboloj nomiĝas '''[[formulo]]j'''.
<table border="0"width=100%><tr><td>
[[Dosiero:Gottlob-Frege_01.jpg|left]]
La ĉefaj branĉoj de logiko estas la [[propozicia logiko]] kaj la [[predikata logiko]]. La predikata logiko estas etendiĝo de la propozicia logiko, ĉar ĝi aldonas pliajn logikajn simbolojn, sed ankoraŭ povas esprimi ĉiujn formulojn de la [[propozicia logiko]]. Eblas krei eĉ pli ampleksajn logikajn [[sistemo]]jn, kiel la [[epistema logiko]] aŭ la [[modala logiko]], sed ili estas pli [[disputo|disputeblaj]].
 
Alian specon de logiko [[difino|difinis]] [[Lewis Carroll]] en siaj verkaĵoj [[La Ludo de Logiko]] kaj [[Simbola Logiko (CARROLL)|Simbola Logiko]], kun [[ekzemplo]]j kaj [[ekzerco]]j.
 
Ofte menciita logika [[problemo]] estas la problemo pri la [[Aktuala reĝo de Francio]].
</td></tr></table>
==Klasigo de la subfakoj de logiko kaj rilataj fakoj==
Ekzistas multaj manieroj por klasigi la diversajn specojn de logiko, ĝiajn subfakojn kaj ĝiajn rilatajn temojn, laŭ diversaj kriterioj kiuj konsideras ties ecojn. Inter la aŭtoroj kiuj prilaboris klasigojn menciindas: [[Susan Haack]], [[Nicholas Rescher]], Dov M. Gabbay, Franz Guenthner, Maria Luisa Dalla Chiara, Francisco Miró Quesada, kaj [[Newton C. A. da Costa]].
 
Sekve estas ampleksa klasigo, bazita parte en klasigo fare de [[Nicholas Rescher]], sed eksplikindas ke:
* Ekzistas multaj interkovroj kaj rilatoj inter subfakoj, foje la distingebleco inter logikoj ne estas akra.
* Ekzistas nomoj plimalpli ĝeneralaj kiuj kovras totale aŭ parte plurajn el la klasoj de logiko malsupre listigitaj, kaj pri kies difinoj kaj limoj la esploristoj ne akordas tute, ekzemple: [[Klasika logiko]] kaj [[Matematika logiko]] (malnove: "Simbola logiko").
* Foje iu klaso de logiko malsupre menciita havas plurajn variantojn, disvolvitaj far pluraj esploristoj.
* Ekzistas ankaŭ logikoj kiuj kombinas kelkajn el la logikoj malsupre listigitaj, ekzemple: [[Akra intuicia logiko]] (kiel tiu disvolvita far Esko Turunen), [[Nemonotona akra logiko]] (kiel tiu disvolvita far Dimiter Driankov kaj Patrick Doherty), ktp.
1. '''Baza Logiko'''
:1.1. Tradicia Logiko (parto de [[klasika logiko]])
::1.1.1. [[Aristotela logiko]]
::1.1.2. Ceteraj disvolvoj
:::1.1.2.1. Mez-epoka teorio pri la <i>consequentiae</i>
:::1.1.2.2. Pritrakto de <i>Leĝoj de la Pensado</i> en [[Idealisma Logiko]]
:1.2. Ortodoksa Moderna Logiko (parto de [[klasika logiko]])
::1.2.1. [[Propozicia logiko]]
::1.2.2. [[Kvantiga logiko]]
:::1.2.2.1. [[Predikata logiko]] aŭ [[Predikatkalkulo]] de unua ordo
:::1.2.2.2. [[Rilata logiko]] / logikoj de supera ordo
:1.3. Neortodoksa moderna logiko
::1.3.1. [[Modala logiko]]
:::1.3.1.1. [[Aleta logiko]] ("est-devi":pri <i>kontingenco, nepreco, ebleco</i>)
:::1.3.1.2. [[Doksasta logiko]] (pri kredo)
:::1.3.1.3. [[Deonta logiko]] ("far-devi": pri normoj, <i>devigo, permeso</i>) (vidu: 4.3.1.)
:::1.3.1.4. [[Epistema logiko]] (pri kono/scio, <i>certeco, probableco</i>)
:::1.3.1.5. [[Tempa logiko]]
:::1.3.1.6. Fizikaj modaloj (vidu: 4.1.2.)
::1.3.2. [[Plurvalora logiko]]
::1.3.3. Nenormaj implicaj sistemoj
:::1.3.3.1. Strikta implico
:::1.3.3.2. [[Intuicia logiko]]
:::1.3.3.3. Necesigo kaj reliefa implico
:::1.3.3.4. Nenormaj kvantigaj sistemoj
::1.3.4. Logikoj por proksimuma rezonado
:::1.3.4.1. [[Neakra logiko]] (en la senco de L. Zadeh)
:::1.3.4.2. [[LT-neakra predikata logiko]] (en la senco de H. Rasiowa kaj Cat Ho)
:::1.3.4.3. [[Aspra logiko]] (en la senco de Zdzis&#322;aw Pawlak)
::1.3.5. [[Nemonotona logiko]]
::1.3.6. [[Kontraŭdirtolera logiko]] (parakonsistenta logiko)
::1.3.7. [[Parakompleta logiko]] (nekompletec-tolera logiko)
2. '''Metalogiko'''
:2.1. Logika sintakso
:2.2. Logika semantiko
::2.2.1. Baza semantiko
::2.2.2. [[Modelteorio]]
::2.2.3. Specialaj temoj
:::2.2.3.1. Teorioj pri difino
:::2.2.3.2. Teorioj pri terminoj
:::2.2.3.3. Teorioj pri priskribo
:::2.2.3.4. Teorioj pri identeco
:::2.2.3.5. Teorioj pri ekzisto
:::2.2.3.6. Logiko de informo kaj komputiko
:2.3. Logika pragmatiko
::2.3.1. [[Logika lingvistiko]] kaj logika teorio pri la naturaj lingvoj
:::2.3.1.1. Teorio pri strukturo
:::2.3.1.2. Teorio pri signifo
:::2.3.1.3. Teorio pri valideco
::2.3.2. [[Retoriko | Retorika]] analizo
::2.3.3. "Kunteksta implico" (laŭ [[Herbert Paul Grice]])
::2.3.4. Teorio pri la neformalaj (aŭ materialaj) malveroj
::2.3.5. Neortodoksaj aplikoj de logiko
 
3. '''Matematikaj disvolvoj''' (parto de [[Matematika logiko]])
:3.1. [[Aritmetiko|Aritmetikaj]] kaj [[Komputiko|Komputikaj]]
::3.1.1. [[Algoritmo|Algoritmaj]]
::3.1.2. [[Komputeblecteorio]]
::3.1.3. [[Komputilprogramado]]
:3.2. Algebraj
::3.2.1. [[Bulea algebro]]
::3.2.2. [[Latisa logiko]]
:3.3. Funkcio-teoriaj
::3.3.1. [[Rekursia funkcio|Rekursiaj funkcioj]] (mem-alvokaj [[Funkcio (matematiko)|funkcioj]])
::3.3.2. [[Lambda-abstraktado | Lambda-Konverto]]
::3.3.3. Kombina logiko
:3.4. [[Pruvteorio]] (teorio pri aksiomigebleco)
:3.5. [[Probableca logiko]]
:3.6. [[Aroteorio]]
:3.7. Fundamentoj de [[Matematiko]]
 
4. '''Sciencaj disvolvoj kaj aplikoj'''
:4.1. Fizikaj aplikoj
::4.1.1. [[Kvantumteoria Logiko]] / kvantuma logiko
::4.1.2. Teorio pri kaŭzaj kaj fizikaj modaloj (vidu: 1.3.1.6.)
:4.2. Biologiaj kaj [[Sistemiko|sistemikaj]] aplikoj
::4.2.1. "[[Aksioma Biologio]]" (precipe far Joseph Henry Woodger)
::4.2.2. [[Cibernetiko|Cibernetika]] logiko
:4.3. Aplikoj en sociaj sciencoj, [[etiko]] kaj [[filozofio]]
::4.3.1. Logiko pri normoj: [[Deonta logiko]] (vidu: 1.3.1.3.)
::4.3.2. Logiko de taksado
::4.3.3. Juraj aplikoj
::4.3.4. Logiko de la agado
::4.3.5. Logiko de imperativoj
::4.3.6. Logiko de preferoj kaj opcioj
 
==Historio==
===Vidu:===
* [[Aristotelo]]
 
* [[Stoikismo]]
 
* [[Mez-epoka skolastiko]]
 
* [[Gottfried Wilhelm Leibniz]]
 
* [[Gottlob Frege]]
 
* [[Bertrand Russell]]
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Abstraktado]]
*[[Propozicio]]
*[[Formulo]]
*[[Premiso]]
*[[Konkludo]]
*[[Matematiko]]
*[[Filozofio]]
 
===Eksteraj ligoj===
{{el}} http://kpaprzycka.swps.edu.pl/xSamouczek/xSamouczek.html
{{el}} http://www.romazur.republika.pl
{{el}} http://www.uni-bonn.de/logic/world.html
*[http://www.danielclemente.com/logica/dn.eo.html Enkonduko al natura dedukto]
 
[[Kategorio:Matematiko]][[Kategorio:Filozofio]]
[[Dosiero:Gregor Reisch, Margarita Philosophica, Typus Logice.jpg|thumb|left|180px|<!-- <!-- _Externe_ _Links_ _zu_ _Autoren_ / _Forscher_ / _Klassiker_ --> -->]]
<br clear=all>
{{Commons|Category:Logics}}
<br clear=all>
 
[[af:Formele logika]]
[[bg:Logika]]
[[bn:Ż¤ż]]
[[ca:Lògica]]
[[cs:Logika]]
[[da:Logik]]
[[de:Logik]]
[[en:Logic]]
[[es:Lógica]]
[[et:Loogika]]
[[fi:Logiikka]]
[[fr:Logique]]
[[he:לוגיקה]]
[[hu:Logika]]
[[ia:Logica]]
[[id:Logika]]
[[io:Logiko]]
[[it:Logica]]
[[ja:Ĥ]]
[[ko:ĴĵĴ]]
[[la:Logica]]
[[lv:Logika]]
[[ms:Logik]]
[[nl:Logica]]
[[pl:Logika]]
[[pt:Lógica]]
[[ro:Logica]]
[[ru:Логика]]
[[simple:Logic]]
[[sk:Logika]]
[[su:Logika]]
[[sv:Logik]]
[[tr:Mantık]]
[[uk:Logiika]]
[[zh:ĞĤ]]