Bagdado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 201:
Kelkaj ĉirkaŭkalkuloj sugestas ke la urbo enhavis ĉirkaŭ unu milionon da loĝantoj je sia pinto.<ref>Matt T. Rosenberg, [http://geography.about.com/library/weekly/aa011201a.htm ''Largest Cities Through History''.]</ref> Multaj el la rakontoj de ''[[Mil kaj unu noktoj]]'' okazas en Bagdado dum tiu periodo.
 
Inter elstaraj trajtoj de Bagdado dum tiu periodo estis ties rimarkindaj bibliotekoj. Multaj el la Abasidaj kalifoj estis patronoj aŭ mecenatoj de lernado kaj ĝuis kolektadon de kaj antikva kaj tiutempa literaturo. Kvankam kelkaj el la princoj de la antaŭa Umajada dinastio komencis arigadon kaj tradukadon de greka scienca literaturo, estis Abasidoj kiuj la unuaj kolektis grekajn lernotekstojn je granda skalo. Multaj el tiuj bibliotekoj estis privataj kolektoj intencintaj nur por la uzado de ties posedantoj kaj de ties apudaj amikoj, sed la bibliotekoj de la kalifoj kaj de aliaj funkciuloj ekhavis publikan aŭ duon-publikan karakteron.<ref name=mackensen>Mackensen, Ruth Stellhorn. (1932). Four Great Libraries of Medieval Baghdad. ''The Library Quarterly: Information, Community, Policy'', Vol. 2, No. 3 (Jul., 1932), pp. 279-299. University of Chicago Press.</ref> Kvar grandaj bibliotekoj estis establitaj en Bagdado dum tiu periodo. La plej frua estis tiu de la fama Al Mamun, kiu estis kalifo el 813 al 833. Alia estis establita de Sabur Ibn Ardaŝir en 991 aŭ 993 por kleruloj kaj fakuloj kiuj ĉeestis en lia akademio.<ref name=mackensen/> Malfeliĉe, tiu dua biblioteko estis rabirarabita kaj bruligita fare de Seljukoj nur sepdek jaroajnjarojn post ĝi estis establita. Tio estis bona ekzemplo de la speco de bibliotekoj formitaj laŭ la necesoj kaj interesoj de klera socio.<ref name=mackensen/> La du lastaj estis ekzemploj de ''madraso'' nome de teologiaj lernejaj bibliotekoj. La Nizamijah estis fondita de la perso Nizam al Mulk, kiu estis viziro de du fruaj Seljukaj sultanoj.<ref name=mackensen/> Ĝi plue funkciis eĉ post la alveno de la Mongoloj en 1258. La Mustansirijah ''madraso'', al kiu apartenis ege riĉa biblioteko, estis fondita de Al Mustansir, nome la dua lasta Abasida kalifo, kiu mortiĝis en 1242.<ref name=mackensen/> Tiu rezultis la lasta granda biblioteko konstruita de la kalifoj de Bagdado.
 
[[Dosiero:The historical city of Babylon.jpg|eta|800px||Panorama vido super la antikva urbo de [[Babilono]], situanta je 85 km sude de Bagdado.]]