Richard Scheringer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
===Malliberecoj===
Pro [[nazioj|nacisocialismaj]] agadoj li arestitis kune kun la kamaradoj Hanns Ludin kaj Hans Friedrich Wendt en la 19.3.1930 kaj kondamitis je 18 monatoj da malliberiĝo en la citadelo Gollnow. Influite de komunismaj arestitoj Scheringer "konvertiĝis" de unu ekstremismo al alia. En aprilo 1932 li denove kondamnitis je 30 monatoj da malliberiĝo pro komunisteco. Pro kompato malliberigiteAmnestiite laŭ ordono de la [[Regna Prezidanto|regna prezidanto]] [[Paul von Hindenburg]] li retiriĝis sur la bienon Dürrnhof en [[Kösching]] proksime de [[Ingolstadt]].
 
En majo 1934 li edzinigis Marianne Heisch, kiu naskis naŭ infanojn. Dum la [[nokto de la longaj tranĉiloj|Röhm-puĉo]] en junio 1934 Scheringer denove arestitis; tamen li soldatis kiel oficiro dum la tuta [[Dua mondmilito]], i.a en Franclando kaj Sovetunio.
 
En majo 1934 li edzinigis Marianne Heisch, kiu naskis naŭ infanojn. Dum la [[nokto de la longaj tranĉiloj|Röhm-puĉo]] en junio 1934 Scheringer denove arestitis; tamen li soldatis kiel oficiro dum la tuta [[Dua mondmilito]], i.a en Franclando kaj Sovetunio.
===Post la milito===
Malmilitkaptitiĝinte en septembro 1945 pro malsano far la [[usono|usona armeo]] li revenis hejmen. Estante membro de [[Komunista Partio de Germanio]] (KPD) li estis du monatojn ŝtata sekretario en la [[bavario|bavara]] ministerio pri agrikulturo. Inter 1945 kaj 1956 li estis ano de la estraro de KPD en Bavario, ĝis 1956 li estis ankaŭ deputito en la Landa parlamento de Bavario. En julio 1956 li kondamitis je du jaroj da mallibereco sed ne devis eniri prizonon. En 1959 aperis lia libro ''Das große Los – Unter Soldaten. Bauern und Rebellen''. En 1968 li iĝis membro de la novefondita partio ''Deutsche Kommunistische Partei'' (DKP). Okaze de al datreveno 70-a naskiĝtaga li ricevis medalon fare de la loĝvilaĝo, la partiuloj de [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands]] donis al li honore la "Karl-Marx-ordenon".