Trans Day of Revenge: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
''Trans Day of Revenge'' forte kritikas la [[pacifismo]]n kontraŭ [[ŝtata terorismo]] (ekzemple [[polica brutaleco]]), [[transfobio]]n, kaj la [[politiko de estimindeco|politikon de estimindeco]] en [[Usono]]. La unua kanzono, "Give Violence A Chance" (donu al la perforto oportunon), temas pri pacifismo fronta de polica brutaleco. Ĝi komencis per la frazo, "kiam la paco estas nur plua vorto por la morto, tempas por ni doni al la perforto oportunon." Ĝia titolo ludas pri kanzono de [[John Lennon]], "[[Give Peace a Chance]]" (donu al la paco oportunon). La fina kanzono mallonge traktas diversajn temojn, ekzemple, kiel la [[amaskomunikilo]]j kaj anoj de la geja komunumo mistraktas transgenrulojn, malestimante ilin kaj samtempe uzante ilin por sinservaj celoj:
{{citaĵo|originala teksto=HRC,<br/>Selfish fucks,<br/>Yuppie gays threw us under the bus.|teksto=[[Human Rights Campaign|HRC]],<br/>Egoismaj aĉuloj,<br/>Burĝaj gejoj oferis nin por servi sin.|aŭtoro=G.L.O.S.S.|verko="Trans Day of Revenge" (kanzono)}}
 
La albumo estis rimarkita de multaj muzikaj [[ĵurnalisto]]j kiel "necesa" kaj "esenca" pro sia mesaĝo. Post ĝia eldono, diversaj grandaj diskeldonejoj ofertis al G.L.O.S.S. kontrakton, ekzemple [[Epitaph Records]], kiu ofertis 50 000 usonajn dolarojn. Ili rifuzis ĉiun oferton kaj anoncis sian disiĝon la 25-an de septembro 2016. Ili citis kiel kialojn, interalie, la malfacilajn postulojn de subite pligrandiĝinta, neatendita kaj nedezirita famo, kune kun la senhomecigaj efektoj de popolkultura adorado de muzikistoj. Post siaj finaj koncertoj, ili donos ĉian pluan profiton el vendoj de la albumo per la retejo Bandcamp al loĝejo por [[senhejmeco|senhejmuloj]] en Olympia, Vaŝingtonio.