Pacov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vidindaĵoj: Urba Muzeo
Linio 132:
Far Zikmund Myslíka z Hyršova ĝi estis donacita en 1718 al la ordeno de nudpiedaj [[karmelanoj]] kaj iom post iom ĝi transformiĝis al monaĥejo.
Post ĝia nuligo en 1787 ĝi estis denove uzita kiel kastelo. Kvadratecan fermitan dispozicion damaĝis detruo de la orienta alo fine de la 19-a jarcento. En la 1860-aj jaroj parto de la konstruaĵo servis kiel lernejo kaj instruista loĝejo. Tie en 1864 en la familio de la instruisto naskiĝis poste fama poeto [[Antonín Sova]], kiun memorigas apud la kastelo staranta monumento, kreita de J.V.Dušek.
Ĝis 1945 la kastelo posedis nobela familio Weiss von Tessbach, poste ĝi estis ŝtatigita kaj en 1947 ekloĝis en ĝi la ĉeĥoslovaka armeo, kiu forlasis ĝin en sufiĉe damaĝita stato en 1992. Nur en 1997 la konstruaĵo fariĝis posedaĵo de la urbo, kiu komencis ampleksan rekonstruon, finitan en 2011. Nuntempe la kastelo estas sidejo de la Urba Oficejo, Urba Muzeo, Urba Biblioteko kaj Informcentro. En la solena riĉe ornamita salonego okazas nuptoceremonioj, koncertoj kaj aliaj kulturaj kaj sociaj eventoj.
Nuntempe la kastelo estas sidejo de la Urba Oficejo, Urba Muzeo, Urba Biblioteko kaj Informcentro.
 
[[Dosiero:Pacov kostel 2.jpg|thumb|left|monaĥeja preĝejo]]
Linio 143 ⟶ 142:
Ĝiaj komencoj reiras al la 13-a jarcento. Sian nuan aspekton ĝi ricevis grandparte dum rekonstruo en la 2-a duono de la 14-a jarcento kaj komence de la 15-a jarcento, kiam ĝi fariĝis nesimetria dunava konstruaĵo. Interese estas, ke la preĝejo estis uzata komune far katolikoj kaj utrakvistoj. Komence de la 18-a jarcento la turo estis grave damaĝita per incendio kaj estis finkonstruita nur en la 1870-aj jaroj. Rekonstruo de la fasado de la preĝejo estis finita en 1997. Aliro al la preĝejo el sudo gvidas tra rimarkinda gotika portalo adaptita en 1737. Sur la ĥorejo el al 16-a jarcento oni povas vidi scenojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj. La meblaro estas plejparte barokstila. Historie interesaj estas romanika-gotika tomboŝtono de Hron el Pacov, la fondinto de la burgo de Pacov, el fino de la 13-a jarcento kaj epitafo de la posedanto de la urbo Zikmund Myslík z Hyršova el 1666.
 
'''Urba Muzeo de [[Antonín Sova]]''' estis fondita en 1908 far historiisto kaj mezlerneja instruisto Ferdinand Pakosta (1884–1914). Ĝi situis en la domo en la strato Hronova kaj en 2011 ĝis translokiĝis al la nove rekonstruita kastelo.
* Urba Muzeo de [[Antonín Sova]]
La daŭra ekspozicio konsistas el kvar memstaraj partoj:
"Historio de Pacov kaj ĝia ĉirkaŭaĵo", "Pacov kaj motorcikla sporto", "Vivo kaj verkardo de la poeto [[Antonín Sova]]" kaj "Galerio de la akademia pentristo Jan Autengruber" (1887–1920), plua konata loka naskiĝinto. La muzeo organizas ankaŭ portempajn ekspoziciojn kun artaj kaj historiaj temoj, prelegojn kaj literaturajn programojn. Por la ekspozicioj estas uzata ankaŭ la najbara ekspreĝejo de Sankta Venceslao. Ĝi alireblas tutjare (tamen kun malsamaj malfermohoroj en kaj ekster turisma sezono). Virtualajn trarigardojn kaj mallongan videofilmon eblas vidi en la muzea retejo (vidu en Eksteraj ligiloj).
 
 
* burgo [[Kámen (burgo)|Kámen]] (7km sude de la urbo)