Ingelmunster: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
flago kaj blazono aldonataj
Neniu resumo de redakto
Linio 48:
Pastro Jacobus Dufort sentis le neceson ion fari por la edukado de la popolaj infanoj kaj pagis per propra mono la fondaĵon Dufort, pormalriĉula lernejo kun sep religiulinoj, baldaŭ nomita Marula lernejo. El tio kreskis en 1881 la monaĥinejo, kiu ankoraŭ estas parto de Ingelmunster.
 
[[Franca revolucio de 1789]] ŝanĝis la historion. Eĉ la ‘prilumitaj’ aŭstroj skuiĝis. La socio estis ĝisfunde skuata. Ankaŭ Ingelmunster ne eskapis al ĝi. La kastelo perdis ĝian potencon kaj eĉ estis grave impostata. La regado de la komunumo estis aliformata kaj ‘municipa konsilantaro kun estro’ estis instalata por la 4705 civitanoj. La rezisto de la kontraŭuloj kondukis al insurekcio ''Boerenkrijg'' (‘Kamparana milito’), sed post Brigand-dimanĉo de la [[28a de oktobro]] [[1798]] ĉiu rezisto estis sufokita. El tiu okazintaĵo Ingelmunster poste heredis sian nomon ‘Brigand-komunumo’.
 
La kampara vilaĝo ondadis pluen laŭ la ritmo de la sezonoj kaj ne tro okupiĝis pri ĉiuj tiuj novaĵoj. La homoj jam kontentis pro tio, ke ili dimanĉe denove povis iri al la kirko kaj dum la ses labortagoj povis ŝpini en sia malluma ĉambreto, se ili ne laboris ĉe kamparano. Eĉ ne ekestis eŭforio kiam Napoleono malvenkis en Waterloo.